Terminologio de Humphrey-Parkes
Terminologio de Humphrey-Parkes estas sistemo de nomenklaturo laŭ la plumaro de birdoj. Antaŭ la enkonduko de la terminologia sistemo de Humphrey-Parkes, la birda plumaro estis nomata konforme al la kredo, ĉu plumaro estas reprodukta aŭ ne. Tamen, ĉar tia sistemo ne ĉiam bone funkciis, por korekti malkongruaĵojn oni ekuzis la novan terminologion nomatan omaĝe al P.S. Humphrey and K.C. Parkes.[1]
Laŭ la Terminologio de Humphrey-Parkes, la ĉefa plumaro de plenkreskuloj, ĉefe kiam ĝi estis produktata per kompleta plumoŝanĝado, estas nomata baza plumaro. Ĉe plejparto de birdoj, la ne-reprodukta plumaro, kiu daŭras pli longe, ol la reprodukta plumaro, estas konata kiel baza plumaro. Ĉe birdoj kiuj plumoŝanĝas nur unufoje jare, la regula kaj nura plumaro estas konata kiel baza plumaro.
Ĉe kelkaj birdoj, parta plumoŝanĝo okazas antaŭ kiam la birdo reproduktiĝas. Tiu plumaro estas konata kiel la alternativa plumaro kaj estas ĝenerale kio estis iam konata kiel birda reprodukta plumaro. Se birdo produktas trian plumaro aldone al la baza kaj alternativa, ĝi estas konata kiel suplementa plumaro. Tiu plumaro troviĝas plej ofte ĉe birdoj de la genro Lagopus. La unika plumaro de junulo estas konata kiel junula plumaro.
Kiam la birdo estas plumoŝanĝanta, la ŝanĝoj estas konataj kiel antaŭjunula, antaŭbaza, antaŭalternativa, aŭ antaŭsuplementa plumoŝanĝoj, depende el tipo laŭ kiu okazas la ŝanĝo.
Ĉe birdoj kiuj ne komplete plumoŝanĝas al plena plenkreskula plumaro la unuan fojon, oni uzas nombrajn sistemojn por signifi je kiu plumaro oni estas. Ekzemple, por la unua fojo kiam birdo eniras en bazan plumaron, tiu estas konata kiel unua baza plumaro; la dus, dua baza plumaro. la nombroj falas post kiam la birdo akiras sian plenan plenkreskan plumaron.
Referencoj
redakti- Bonney, Rick; Rohrbaugh, Jr., Ronald (2004), Handbook of Bird Biology (Second ed.), Princeton, NJ: Princeton University Press, (ISBN 0-938-02762-X)
- ↑ (1959) “An approach to the study of molts and plumages.”, The Auk 76 (1), p. 1–31. doi:10.2307/4081839.