Termoregulado estas la kapablo de organismo por reteni sian korpotemperaturon ene de precizaj limoj, eĉ kiam la ĉirkaŭa temperaturo estas tre diferenca. Tiu procezo estas unu aspekto de homeostazo: nome dinamika stato de stabileco inter animala interna medio kaj ties ekstera medio (la studo de tiaj procezoj en zoologio estas nomata ekofiziologio aŭ fiziologia ekologio). Se la korpo ne kapablas reteni normalan temperaturon kaj ĝi pliiĝas ege super normala, okazas kondiĉo konata kiel hipertermio. Ĉe homoj, tio okazas kiam la korpo suferas konstantajn temperaturojn de proksimume 55 , longdaŭran eksponon (pli longe ol kelkaj horoj) je tiu temperaturo kaj ĝis ĉirkaŭ 70 kaj tiam morto estas preskaŭ neevitebla. Homoj povas ankaŭ suferi mortigan hipertermion kiam la temperaturo de humida mezurilo estas daŭre sub 35 dum ses horoj.[1][2] La mala kondiĉo, kiam korpotemperaturo malpliiĝas sub normalaj niveloj, estas konata kiel hipotermio.

Anhelanta hundo estas ekzemplo de termoregulado.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. [1]
  2. [2] Publikita rete antaŭprese la 3an de majo 2010, doi: 10.1073/pnas.0913352107 PNAS 25an de majo, 2010 vol. 107 no. 21 9552-9555