Termoskopo estas aparato kiu montras ŝanĝojn en temperaturo. Tipa desegno estas tubo en kiu likvo supreniras kaj malsupreniras kiam la temperaturo ŝanĝiĝas. La moderna termometro laŭgrade evoluis el ĝi per la aldono de skalo komence de la 17a jarcento kaj per normigo laŭlonge de la 17a kaj 18a jarcentoj.[1][2]

Termoskopo de Galilejo.

Funkcio redakti

 
Principo de termoskopo. Pli alta temperaturo ekspansias la aeron en la bulbo kaj malaltigas la nivelon en la tubeto.

Aparatoj uzantaj kaj varmon kaj premon estis oftaj en la epoko de Galilejo, uzataj por fontanoj, zirgado (korpa temperaturo) aŭ sangelverŝigo en medicino.[3] La aparato estis konstruita el malgranda ujo plenigita je akvo,[4] ligita al fajne vertikale supreniranta tubeto, kun granda malplena vitra pilko supre. Ŝanĝoj en temperaturo de la supra pilko plenumas pozitivan aŭ vakuan premon sur la suba akvo, kio okazigas, ke tiu supreniras aŭ malsupreniras en la fajna tubeto.[3]

Referencoj redakti

  1. Court, Arnold (12a de majo 1967). "Concerning an Important Invention" (PDF).
  2. Sherry, David (2011). "Thermoscopes, thermometers, and the foundations of measurement" (PDF). Studies in History and Philosophy of Science. 42: 509–524. doi:10.1016/j.shpsa.2011.07.001. Alirita la 21an de majo 2020.
  3. 3,0 3,1 Valleriani, Matteo. (2010-06-03) Galileo Engineer. Springer Science and Business Media.
  4. Who invented the thermometer (angle). Alirita 2018-02-02.

Literaturo redakti

  • The Galileo Project, "The Thermometer" Alirita la 21an de majo 2020.
  • Benedict, Robert P., 1984. Chapter 1, "Early attempts to measure degrees of heat", en Fundamentals of Temperature, Pressure and Flow Measurement, 3a eld, Wiley ISBN 0-471-89383-8.