Terorisma atako en la metroo de Sankt-Peterburgo (2017)

59° 54′ 59″ N 30° 19′ 07″ O / 59.91639 °N, 30.31861 °O / 59.91639; 30.31861 (mapo)

Terorisma atako en la metroo de Sankt-Peterburgo (2017)
Atako en metroo de Sankt-Peterburgo

Mapo de la metroo kun marko en la eksplodloko

Mapo de la metroo kun marko en la eksplodloko
Geografia situo 59° 54′ 59″ N, 30° 19′ 7″ O (mapo)59.91638888888930.318611111111Koordinatoj: 59° 54′ 59″ N, 30° 19′ 7″ O (mapo)
Terorisma atako en la metroo de Sankt-Peterburgo (2017) (Rusio)
Terorisma atako en la metroo de Sankt-Peterburgo (2017) (Rusio)
DEC
Terorisma atako en la metroo de Sankt-Peterburgo (2017)
Terorisma atako en la metroo de Sankt-Peterburgo (2017)
Dato la 3-a de aprilo 2017
14:40 (UTC+03:00)
Celo civiluloj en metroa vagono
Tipo de atako eksplodo, sinmortiga atako
Armiloj eksplodaĵo
Mortoj 16 (inkluzive la teroriston)[1]
Vunditoj 89[2]
Viktimoj civiluloj
Atakintoj Akbarĵon Ĝalilov[3]
Suspektataj kompliculoj Islama Ŝtato
Partoprenintoj 1[3]
Motivo venĝo de islamistoj kontraŭ la rusia registaro[3]
vdr

Terorisma atako en la metroo de Sankt-Peterburgo okazis la 3-an de aprilo 2017 je 14:40[4] en tunelo inter la metrostacioj Sennaja ploŝĉad kaj Teĥnologiĉeskij institut de Sankt-Peterburgo, Rusio. Pereis 16 (inkluzive la teroriston)[1] kaj estis vunditaj 89[2] homoj, ĉiuj civiluloj.

Kronologio redakti

La 3-an de aprilo 2017 je 14:40 en tunelo inter la metrostacioj Sennaja ploŝĉad kaj Teĥnologiĉeskij institut de la metroo de Sankt-Peterburgo okazis eksplodo. Laŭ vortoj de atestantoj ĝi okazis en la tria vagono tuj post ekveturo de la stacio Sennaja ploŝĉad. La trajno atingis sekvan stacion post kio komenciĝis evakuado[5]. La eksplodaĵo estis taksita proksimume 200-300 gramojn je TNT-ekvivalento[6].

 
 В это время в вагоне было достаточно много людей: все сидели, многие стояли. Взрыв прогремел между станциями «Сенная» и «Технологический институт». Был оглушительный хлопок, потом резкий запах, дым. Мы сразу же перешли в конец вагона, образовалась давка. Двум женщинам тут же стало плохо и они упали в обморок. Всё произошло на ходу, поезд не останавливался. На «Технологическом институте» все вышли. Мы увидели, что соседний вагон раскурочен, окна разбиты, нет света, кровь. Оттуда вытаскивали людей, кого-то выносили, кого-то придерживали. Пострадавших было много, человек 10-15 точно   En tiu tempo en la vagono estis sufiĉe multe da homoj: ĉiuj sidis, multaj staris. La eksplodo ektondris inter la stacioj Sennaja kaj Teĥnologiĉeskij institut. Estis surdiga klako, poste akra odoro, fumo. Ni tuj transiris al la fino de la vagono, ekis hompremiĝo. Du virinoj ekfartis malbone kaj svenis. Ĉio okazis dum veturo, la trajno ne haltis. En Teĥnologiĉeskij institut ĉiuj eliris. Ni ekvidis, ke apuda vagono estas kripligita, fenestroj damaĝitaj, mankas lumo, sango. De tie oni eligis homojn, iun elportis, iun subtenis. La damaĝitoj multis, almenaŭ 10-15 homoj. 
— Atestanto nenomita[7]

Samtempe en la metrostacio Ploŝĉad Vosstanija estis trovita plia eksplodaĵo, sendanĝerigita de la FSB-fakuloj. La memfarita bombo, farĉita per ŝtalaj globetoj estis maskita en fajroestingilo. Ĝi estis pova 1 kg je TNT-ekvivalento[8].

Post la eksplodo oni decidis fermi la metrostaciojn Nevskij prospekt, Majakovskaja kaj Ploŝĉad Vosstanija. Poste estis fermitaj la metrostacioj Park Pobedi, Elektrosila, Moskovskije vorota, Frunzenskaja, Teĥnologiĉeskij institut, Sennaja Ploŝĉad, Gostinnij dvor. En 15:40 estis fermitaj ĉiuj metrostacioj[9][10].

 
Fermita metroo en Sankt-Peterburgo

La kompanio Pasaĝiravtotrans aranĝis pasaĝeran trafikadon laŭ itineroj, kiuj sekvas metroliniojn. Guberniestro de la urbo Georgij Poltavĉenko ordonis realigi la planon por ekstremaj situacioj[11].

La urba registaro ordonis al la tuta publika transporto transporti homojn senpage. Taksio Uber anoncis senpagan veturadon por homoj, kiuj troviĝas en la trafita areo de Nevskij Prospekto. Yandex alvokis ĉiujn partnerojn de YandexTaxi sendi surstraten laŭeble pli da aŭtoj[12] kaj deklaris la veturojn ene de la urbo senpagaj[13].

Je 20:44 oni anoncis partan refunkciigon de la metroo. Tamen veturado de la metrostacio Vladimirskaja al Baltijskaja kaj de Gorkovskaja ĝis Park Pobedi plu estis fermitaj[14]. Ĉirkaŭ 22:00 trafikado je la 1a linio estis plene restarigita[15].

Je 15:50 komenciĝis kirurgiaj operacioj de du grave vunditoj[16]. Superŝarĝita movtelefonio de la urbo kolapsis plurloke[8].

Estis plifortigita sekureco en la metrooj de Moskvo kaj Niĵnij Novgorod[17][18] kaj en ĉiuj flughavenoj de la lando.

Viktimoj redakti

 
Prezidanto Vladimir Putin metas florojn ĉe la enirejo de la stacio Teĥnologiĉeskij institut

Pereis 16 homoj (11 surloke, 1 laŭvoje al hospitalo, 2 post atingi hospitalon, 2 dum kuracado), 87 estas vunditaj[1]. La 5-an de aprilo estis publikigita plena listo de la pereintoj el 13 personoj (ĝi ne inkluzivas la teroriston)[19]. Plejparto de la pereintoj estis gejunuloj. Inter la murditoj estis pupfaristino Irina Medjanceva, kovrinta per sia korpo filinon, ĉampiono de la urbo pri piedbatbokso kaj tiu de Rusio pri la armea luktoarto Denis Petrov[20].

La 5an de aprilo oni raportis pri 77 vunditoj, el kiuj 55 plu restis en malsanulejoj, inkluzive 3 en tre malbona stato, 6 en la malbona, 14 en la meza sanstato kaj 31 en la kontentiga[21]. La 12-an de aprilo mortis plia vundito, do la nombro de la pereintoj atingis 15, tiu de la vunditoj — 89[2].

Inter la vunditoj estis almenaŭ 3 homoj kun tipe islamanaj nomoj[22]. Kelkaj vunditoj estas eksterlandanoj, po unu civitano de Belorusio, Taĝikio, Uzbekio[23]. Inter la pereintoj estas po unu studento el Kazaĥio[24] kaj Azerbajĝano[25].

Enketado redakti

Je 16:30 Ĝenerala Prokurorejo de Rusio oficiale nomis la eksplodon terorisma atako[26]. Gvatkameraoj registris la supozeblan teroriston[27] kies foto estis publikigita en amaskomunikiloj, sed poste tiu homo mem venis al policejo por deklari sin senkulpa. Tio estis Andrej (islama nomo: Iljas) Nikitin. Li naskiĝis en Baŝkirio, finis la Rjazanan militlernejon, militservis en Ĉeĉenio kiel kapitano, poste eksiĝis kaj nun laboras kiel longvetura kamionŝoforo. Li dankis la policon pro komprenemo[28]. Poste li flugis al Moskvo, sed malsukcesis reveni samtage, ĉar timigitaj pasaĝeroj ne enlasis lin en aviadilon en la Internacia flughaveno Vnukovo eĉ malgraŭ admonoj de sekurecservoj[29]

La 4-an de aprilo La Enketa Komitato konfirmis, ke la atakon plenumis Akbarĵon Ĝalilov (naskiĝis en 1995) el la urbo Oŝo (Kirgizio)[3][30] Lia DNA-spuroj estis trovitaj sur la dua, neeksplodinta bombo[3]. La eksplodo senkapigis la teroriston[31]. Li estas etna uzbeko (kiel plejmulto de Oŝ-loĝantoj) kaj ĝis 2011 loĝis en apudurbo de Oŝo. Poste li migris kun la gepatroj al Sankt-Peterburgo kie restis post reveno de la gepatroj al Kirgizio[3] kie ili plu loĝas en Amir-Timur, urboparto de Oŝo[32]. Laŭ iuj informoj li laboris kiel kuiristo[33], aŭtoriparisto (same kiel lia patro)[34]. En 2011 li ricevis la rusian civitanecon laŭ peto de lia patro, kiu ankaŭ estas la civitano de Rusio kaj sin turnis por tio al la Ĝenerala konsulejo de Rusio en Kirgizio[34]. Lastfoje li vizitis la gepatrojn fine de februaro kaj la 3-an de marto flugis reen[34]. Oni diris ke li interesiĝis pri islamo, havis religiemajn konatojn[33], inkluzive de iuj ekstremismaj organizaĵoj ligitaj al Islama ŝtato[34]. Lia kolego laŭ suŝiejo diris, ke li estis nekomunikema persono kaj rememoris kiel en 2013 li deziris fortranĉi manon de viro, kiu ŝtelis monon de la kolegoj[35]. Tamen malfruvespere ĵurnalistoj de la agentejo Rosbalt sukcese telefonis Akbarĵon Ĝalilov laŭ telefonnumero indikita sur lia paĝo en socia retejo VKontakte. Li diris ke tio estas eraro[31].

Ĵurnalo Kommersant reference al nenomita fonto asertas ke FSB antaŭ iom da tempo arestis rusianon, revenintan post batali por Islama ŝtato en Sirio kaj de li eksciis pri la okazonta atako, sed ne sukcesis ĝin preventi. Oni subaŭskultis telefonojn de la suspektatoj kaj blokis ilin post la eksplodo. Oni supozas ke la dua teroristo post perdi la telefonkonekton ekpanikis kaj lasis la bombon sen eksplodigi ĝin[36].

La 6-an de aprilo specnazoj de FSB kaj tiu de la Nacia Gvardio kaptis ok suspektatajn komplicojn de la teroristo (du en Moskvo kaj ses Sankt-Peterburgo). En apartamento en Sankt-Peterburgo oni konfiskis plian bombon kamuflitan kiel fajroestingilo, similan al tiu trovita en la Ploŝĉad Vosstanija, armilojn, municiojn kaj ekstremismajn eldonaĵojn. La elementoj de la bombo estis la samaj kiel tiuj trovitaj en apartamento de Akbarĵon Ĝalilov. Plejparto de la kaptitoj devenas de la sama regiono kiel la suspektata teroristo[37].

Oni supozas ke inter ili estas du neokazintaj kamikazoj. Laŭ tiu ĉi versio li devis alporti en la metroon du bombojn, aktivigotajn per butonpremo (unu por si, la alian por la kompliculo). Sed la dua kamikazo ial ne venis, do Akbarĵon Ĝalilov lasis la troan bombon en la stacio Ploŝĉad Vosstanija kaj kun la sia en la dorsosako envagoniĝis. Oni supozas ke liaj kompliculoj preparis novan eksplodon[38].

Turka ĵurnalo Yeni Akit informis ke fine de 2016 Akbarĵon Ĝalilov estis deportita el Turkio, kie li troviĝis ekde fino de 2015, pro rompo de la migroreguloj kaj oni enlistigis lin en la nigran liston[39][40]. Tamen neniu konfirmis ke li vojaĝis al Sirio aŭ islamistaj trejnejoj[41].

Liaj gepatroj kaj frato asertas ke li montris neniajn signojn de radikalismo. Dum sia lasta vizito al Kirgizio li ne legis Kuranon, nek venis al moskeo. Li diris ke deziras reveni hejmen por alkonstrui pliajn ĉambrojn al la gepatra domo kaj enloĝiĝi tie kun edzino, kiun li planis trovi tie. Do ili supozas ke oni trompe engaĝis lin en la atakon, doninte al li sakon kies enhavon kaj celon li ne ĝuste konis[42]. La Ŝtata Komitato pri Nacia Sekureco de Kirgizio konfirmis, ke nek Ĝalilov, nek liaj parencoj iam partoprenis kontraŭleĝan agadon aŭ estis ligitaj al la islamistoj[42].

Reago redakti

Malfruvespere la 3-an de aprilo prezidanto Vladimir Putin, kiu tiutage intertraktis en Sankt-Peterburgo kun la belorusa prezidanto Aleksandr Lukaŝenko, vizitis la lokon de la tragedio kaj metis florojn ĉe la enirejo de la stacio Teĥnologiĉeskij institut[43].

Ekde la 4a de aprilo en Sankt-Peterburgo estis deklarita tritaga funebro[44].

The Independent raportis ke subtenantoj de Islama Ŝtato interrete aplaŭdis la eksplodon, kvankam tiu terorisma organizaĵo ankoraŭ ne prenis je si respondecon pri la atako[45]. Hamaso kondamnis la atakon kaj nomis nepardonebla murdon de la civiluloj[46].

Nokte de la 4a al la 5a de aprilo pluraj urboj de la mondo montris sian solidarecon kun Sankt-Peterburgo. Meznokte por kelkaj minutoj estingiĝis lumoj sur la Ostankina televidturo en Moskvo. Unu horon poste tio okazis kun la Eiffel-Turo en Parizo. En ĝemelurbo Dresdeno Kullturdomo estis lumigita je koloroj de la rusia flago, same kiel la Ĉambro Albanio en Beogrado[47] kaj la urbodomo de Tel-Avivo[48].

  Eksteraj objektoj
Pordo de la eksplodigita vagono
  Eksteraj objektoj
La eksplodigita vagono ĉe metrostacio Teĥnologiĉeskij institut

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Число жертв теракта в метро Петербурга выросло до 16 человек (ruse). Interfax (2017-04-27). Arkivita el la originalo je 2017-06-24. Alirita 2017-06-24.
  2. 2,0 2,1 2,2 В ВМА умер мужчина, пострадавший при теракте в метро (ruse). Доктор Питер (2017-04-12). Arkivita el la originalo je 2017-04-14. Alirita 2017-04-14.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 Следствие назвало имя смертника, устроившего взрыв в Петербурге (ruse). RIA Novosti (2017-04-04). Arkivita el la originalo je 2017-04-04. Alirita 2017-04-04.
  4. Число жертв теракта в метро Петербурга достигло 14 человек (ruse). TASS (2017-04-04). Arkivita el la originalo je 2017-04-04. Alirita 2017-04-04.
  5. Теракт в петербургском метро. Главное Погибли 9 человек, более 20 пострадавших в больницах (ruse). Meduza (2017-04-03). Arkivita el la originalo je 2017-04-03. Alirita 2017-04-03.
  6. В метро Санкт-Петербурга произошли два взрыва (ruse). Meduza (2017-04-03). Alirita 2017-04-03.
  7. Взрыв в петербургском метро. Хроника (ruse). Meduza (2017-04-03). Alirita 2017-04-03.
  8. 8,0 8,1 Взрыв в метро Санкт-Петербурга: онлайн-трансляция (ruse). Moskovskij Komsomolec (2017-04-03). Arkivita el la originalo je 2017-04-03. Alirita 2017-04-03.
  9. После взрывов закрыли все станции петербургского метро (ruse). Lenta.ru (2017-04-03). Arkivita el la originalo je 2017-04-03. Alirita 2017-04-03.
  10. Метро Санкт-Петербурга после взрыва закрыли полностью (ruse). Vesti (2017-04-03). Arkivita el la originalo je 2017-04-03. Alirita 2017-04-03.
  11. Полтавченко ввел в Петербурге оперативный план на случай ЧП (ruse). Gazeta.ru (2017-04-03). Arkivita el la originalo je 2017-04-03. Alirita 2017-04-03.
  12. Общественный транспорт в Петербурге работает бесплатно из-за теракта в метро (ruse). Meduza (2017-04-03). Alirita 2017-04-03.
  13. Яндекс. Такси в Санкт-Петербурге отменило оплату за поездки по всему городу (ruse). Twitter (2017-04-03). Arkivita el la originalo je 2017-04-03. Alirita 2017-04-03.
  14. «Варварский и подлый теракт»: ООН осудила взрыв в метро Санкт-Петербурга (ruse). RT (2017-04-03). Arkivita el la originalo je 2017-04-04. Alirita 2017-04-04.
  15. Движение по первой линии метро Петербурга восстановлено (ruse). Interfax (2017-04-03). Arkivita el la originalo je 2017-04-04. Alirita 2017-04-04.
  16. Взрывы в петербургском метро. Хроника событий (ruse). Rossijskaja Gazeta (2017-04-03). Arkivita el la originalo je 2017-04-03. Alirita 2017-04-03.
  17. Московское метро принимает дополнительные меры безопасности (ruse). RIA Novosti (2017-04-03). Alirita 2017-04-03.[rompita ligilo]
  18. Екатерина Бормотова (2017-04-03) В нижегородском метро из-за взрывов в Петербурге усилены меры безопасности (ruse). Открытый Нижний. Arkivita el la originalo je 2017-04-03. Alirita 2017-04-03.
  19. Опознаны все погибшие при теракте в Санкт-Петербурге (ruse). TASS (2017-04-05). Arkivita el la originalo je 2017-04-05. Alirita 2017-04-05.
  20. Бэлла Волкова, Сергей Круглов (2017-04-05) "Жизнь разделилась...": истории людей, погибших в питерском метро (ruse). TASS. Arkivita el la originalo je 2017-04-06. Alirita 2017-04-05.
  21. Установлены личности всех погибших при теракте в метро Петербурга (ruse). Rosbalt (2017-04-05). Arkivita el la originalo je 2017-04-05. Alirita 2017-04-05.
  22. Среди жертв теракта в петербургском метро есть мусульмане (ruse). Islam News (2017-04-04). Arkivita el la originalo je 2017-04-05. Alirita 2017-04-04.
  23. За медпомощью после теракта в метро обратились 77 человек, среди пострадавших есть иностранцы (ruse). Rosbalt (2017-04-04). Arkivita el la originalo je 2017-04-05. Alirita 2017-04-05.
  24. Студент из Казахстана опознан среди жертв теракта в Петербурге (ruse). Rosbalt (2017-04-04). Arkivita el la originalo je 2017-04-05. Alirita 2017-04-05.
  25. Генконсул АР навестил азербайджанца, пострадавшего во время теракта в Петербурге (ruse). Rosbalt (2017-04-04). Arkivita el la originalo je 2017-04-05. Alirita 2017-04-05.
  26. Взрыв в метро Петербурга официально признан терактом (ruse). Открытый Нижний (2017-04-03). Arkivita el la originalo je 2017-04-03. Alirita 2017-04-03.
  27. Петербургский террорист попал на запись камеры наблюдения (ruse). Meduza (2017-04-03). Alirita 2017-04-03.
  28. Ильяс Никитин, заподозренный в теракте в петербургском метро, похвалил спецслужбы (ruse). Islam News (2017-04-04). Arkivita el la originalo je 2017-04-04. Alirita 2017-04-04.
  29. Во Внуково перепуганные пассажиры не пустили на борт Ильяса Никитина (ruse). Islam News (2017-04-04). Arkivita el la originalo je 2017-04-04. Alirita 2017-04-04.
  30. Gennady Zubov (2017-04-04) Investigation establishes identity of St. Petersburg bomber suspect (angle). Russia Beyond The Headlines. Arkivita el la originalo je 2017-04-04. Alirita 2017-04-04.
  31. 31,0 31,1 Черная ветка (ruse). Rosbalt (2017-04-04). Arkivita el la originalo je 2017-04-04. Alirita 2017-04-04.
  32. Спецслужбы Киргизии допросили родителей предполагаемого исполнителя теракта в метро Петербурга (ruse). Rosbalt (2017-04-04). Arkivita el la originalo je 2017-04-04. Alirita 2017-04-05.
  33. 33,0 33,1 Появились новые фото предполагаемого смертника из метро Петербурга (ruse). Gazeta.ru (2017-04-04). Arkivita el la originalo je 2017-04-04. Alirita 2017-04-04.
  34. 34,0 34,1 34,2 34,3 Герман Петелин, Дмитрий Евстифеев (2017-04-04) Смертник Джалилов работал автослесарем (ruse). Gazeta.ru. Arkivita el la originalo je 2017-04-04. Alirita 2017-04-04.
  35. Друг предполагаемого террориста рассказал, как тот хотел отрезать руку вору (ruse). REN TV (2017-04-04). Arkivita el la originalo je 2017-04-04. Alirita 2017-04-04.
  36. Владислав Литовченко, Дмитрий Маракулин, Лидия Горборукова, Анна Пушкарская, Санкт-Петербург; Сергей Машкин (2017-04-03) Черная ветка (ruse). REN TV. Arkivita el la originalo je 2017-04-04. Alirita 2017-04-04.
  37. Igor Rozin (2017-04-07) Radical Uzbek link suspected in St. Petersburg metro blast (angle). Russia Beyond The Headlines. Arkivita el la originalo je 2017-05-17. Alirita 2017-04-08.
  38. Николай Сергеев; Владислав Литовченко (2017-04-07) Третью бомбу нашли готовой к закладке (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2017-04-08. Alirita 2017-04-08.
  39. Акбаржона Джалилова депортировали из Турции за несколько месяцев до теракта (ruse). REGNUM (2017-04-11). Arkivita el la originalo je 2017-04-14. Alirita 2017-04-14.
  40. Christian Lowe (2017-04-12) Suspect in Russia Metro Bombing Was Deported From Turkey: Turkish Official (angle). The New York Times. Arkivita el la originalo je 2017-04-14. Alirita 2017-04-14.
  41. Christian Lowe (2017-04-08) Suspect in Russia Metro Bombing Traveled to Turkey, Say Co-Workers (angle). The New York Times. Arkivita el la originalo je 2017-04-14. Alirita 2017-04-14.
  42. 42,0 42,1 Igor Rozin (2017-04-11) The alleged St. Petersburg suicide bomber hoped to build a house and marry (angle). Russia Beyond The Headlines. Arkivita el la originalo je 2017-05-15. Alirita 2017-04-14.
  43. Дарья Прунцева (2017-04-03) Путин посетил место взрыва в метро Петербурга (ruse). RBK. Arkivita el la originalo je 2017-04-04. Alirita 2017-04-14.
  44. В Санкт-Петербурге объявлен трехдневный траур (ruse). Vesti (2017-04-03). Arkivita el la originalo je 2017-04-05. Alirita 2017-04-05.
  45. St Petersburg attacks: Isis celebrates explosions that killed 10 people (angle). The Independent (2017-04-03). Arkivita el la originalo je 2017-04-03. Alirita 2017-04-03.
  46. تصريح صحفي إدانة لتفجير سانت بطرسبورغ في روسيا (arabe). Hamaso (2017-04-04). Arkivita el la originalo je 2017-04-05. Alirita 2017-04-05.
  47. Эйфелева башня погасла в память о жертвах взрыва в Петербурге (ruse). TV Centr (2017-04-05). Arkivita el la originalo je 2017-04-05. Alirita 2017-04-05.
  48. Мэрия Тель-Авива в знак солидарности окрасилась в цвета российского флага (ruse). RIA Novosti (2017-04-03). Arkivita el la originalo je 2017-04-08. Alirita 2017-04-08.