Terpiro

specio de planto

Terpiro (Helianthus tuberosus, pro tio ankaŭ nomata tubera helianto) estas plurjara, moltiga legomplanto kun rizomoj havantaj tigotuberojn utiligeblajn kiel legomo, valora por diabetuloj kaj kiel furaĝo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Terpiro
La planto
La planto
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Asteraloj Asterales
Familio: Asteracoj Asteraceae
Genro: Helianto Helianthus
Specio: Topinamburo
Helianthus tuberosus
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Lavitaj terpir-tuberoj
Terpir-tuberoj, ruĝa, tre malfrue floranta specio
Terpir-tuberoj, tre frue floranta specio kun malgrandaj tuberoj, origine sovaĝiĝinte trovitaj apud Ingelheim am Rhein

Nomigo redakti

Topinamburo povas rilati aŭ al terpiro mem aŭ al la tubero de terpiro, kiun oni kuiras kiel terpomon.

Priskribo redakti

Ĝi apartenas al la familio de asteracoj (kompozitacoj) (Asteraceae, aŭ Compositae), origine kreskis en norda Ameriko, estis kultivata ĉefe pro la manĝeblaj tuberoj. Ĝi apartenas al la sama genro (helianto) kiel sunfloro (Helianthus annuus). Same kiel la sunfloro ĝi havas grandajn foliojn kaj (kontraŭe al tiu) malgrandajn, forte flavajn florojn.

Ĝi altas 2–3 m, la rezervaj organoj estas tigotuberoj, kreskantaj sur disbranĉiĝanta subtera tigo. La belaj infloreskoj aperas fine de somero, en frua aŭtuno, la unuopaj petiolaj floroj estas flavaj, la tubaj floroj estas flavaj, brunetaj, purpuraj.

La subteraj tuberoj havas diversajn formojn kaj pezas ĝis ĉ. 110 g. La koloro de la tubera ŝelo povas varii de helbruna ĝis purpura, bruna, ruĝa. La ŝelo estas tre maldika, la tuberoj rapide elsekiĝas en aero. La interno de la tubero estas blanka kaj kraka. La tubero riĉas je planta fibro, mineraloj.

La planto estas multigebla per displantado de la tuberoj, ĝi toleras la pli malriĉajn grundojn, ĝi apenaŭ havas plantajn kaj bestajn damaĝantojn.

Terpiro bone toleras sekecon kaj froston.

La plantado de la tuberoj povas okazi aŭ aŭtune (je profundo de 10–12 cm en sabla grundo) aŭ printempe (je profundo de 8–10 cm en sabla grundo; je 6–8 cm en malloza grundo). La vicodistanco devas estis 50–70 cm, la najbara distanco 40–50 cm.

Eksteraj ligiloj redakti