La terpoma skarabo (koloradia skarabo aŭ dekstria leptinotarso (Leptinotarsa decemlineata)) estas specio el la familio de foliskaraboj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Terpoma skarabo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Insektoj Insecta
Ordo: Koleopteroj Coleoptera
Familio: Foliskaraboj Chrysomelidae
Genro: Leptinotarsa
Leptinotarsa decemlineata
Say, 1824 [1]
Konserva statuso

Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

La terpoma skarabo estas flava kun nigraj makuloj ĉe la kola ŝildo kaj kun dek malhelaj strioj sur la flugiloj. Ĝi grandas ĉirkaŭ 1 cm.

Disvastiĝo redakti

Tiu nearktisa skarabo estas dismonde trovebla. Originale ĝi venis el Ameriko en 1877 al Eŭropo. La originala devenloko estis la usona federacia ŝtato Koloradio, tiel oni multloke nomas ĝin koloradia skarabo. La originala nutroplanto de la skarabo estis la "bubala lapo" (Solanum rostratum), kiu apartenas al la familio de la solanacoj. La trairo al terpomo okazis verŝajne hazarde. Kun antaŭpenetro de la blankulaj setlantoj (kaj tiel ankaŭ la solanacaj plantoj) en Usono, la skarabo trovis novajn nutroplantojn por si.

En Hungario oni rimarkis la skarabojn unuafoje en 1947 ĉe Hédervár, kie oni inaŭguris memoraĵon je la 50-jara datreveno.(vidu la skulptitan skarabon[rompita ligilo]).

Nutrado redakti

 
larvoj

La terpomaj skaraboj kaj ties larvoj nutras sin per partoj de la terpoma planto (kaj aliaj solanacoj). La terpomaj skaraboj povas tutan agron detrui dum mallonga tempo.

Evoluo redakti

La skaraboj demetas siajn ovojn en junio, el kiuj eloviĝas la larvoj jam 3 ĝis 12 tagojn pli poste. La larvoj koloras ruĝete kun nigraj punktoj. Post ĉirkaŭ 2 - 4 semajnoj rampas ili en la grundon por pupiĝi tie. Post 2 semajnoj aperas la terpomaj skaraboj, kiuj do restas ankoraŭ unu semajnon en la grundo. Jare aperas 1 - 2 skaraba generacioj. La skaraboj travintras en la tero.

Terpoma skarabo kiel rimedo por propagando redakti

Post fino de la dua mondmilito tiel abrupte pliiĝis la terpomaj skaraboj en la sovetaj okupitaj zonoj en Germanio, ke ĝis ĉirkaŭ 1950 preskaŭ la duono de la uzata agro estis tuŝita. La GDR-gvidantaro ne havis rimedojn por eviti la katastrofon kaj tiel eluzis la plagon por mispropagando en la malvarma milito. Ili asertis, ke en la Usono kultivitajn skarabojn subĵetas el usonaj aviadiloj kiel biologian armilon, celante sabotadon de la socialista agrikulturo. Ekde 1950 ekis kampanjo sur plakatoj kaj en medioj kontraŭ la usonskaraboj, kiujn oni nomis sabotantoj en usona dungo. Tiutempe oni ordonis al la loĝantaro, lernejaj klasoj kolekti la skarabojn, sed tio ne povis bari la disvastiĝon de la damaĝ-besto.

Literaturo redakti

vidu: Bacillus thuringiensis, biologia plantoprotekto

Referenco redakti