TerraCottem estas materialo por kreskigi plantojn en sekegaj regionoj.

Dum la pasintaj jardekoj, pro ŝanĝiĝanta klimato kaj tro densa loĝado, multaj iam verdaj regionoj iĝis dezertoj. Provoj por reutiligi tiujn kaj aliajn aridajn grundojn ĝis nun ofte estis malsukcesaj. Belga profesoro ellaboris simplan kaj efikan metodon por kreskigi plantojn eĉ en malfavora medio. Multaj kredas, ke en dezertoj ne pluvas kaj ke pro tio ne eblas agrikulturo. Fakte en la plejparto de la dezertoj jeŝ pluvas, sed la pluvakvo tuj vaporiĝas aŭ forfluas. Do necesas iel teni tiun akvon sufiĉe longan tempon, por ke la plantoj povu sorbi ĝin. En 1983 profesoro Willem van Cotthem [Kotem] de la Universitato de Gent, Belgio, komencis eksperimentojn por kreskigi plantojn per minimuma kvanto da akvo. Instigo estis la drama situacio en la afrika Sahel-regiono, kie fosado de putoj kaj konstruo de barajoj ne donis kontentigajn rezultojn.

Li faris miksaĵon de la plej nova generacio de akvosorbantaj polimeroj, mineralaj kaj organikaj sterkoj, kaj kreskostimuliloj. Polimeroj rapide sorbas akvon (ĝis 200oblo de sia propra pezo) kaj iom post lom maltenas ĝin. Plantoj do havas sufiĉe da tempo por preni la akvon. Samtempe, la sterkoj kaj stimuliloj favoras la kreskadon. La ideo ne estis unika, sed Van Cottem kaj lia teamo sukcesis trovi idealan kombinon de dudeko da elementoj.

La procedo intertempe estis jure protektita kaj ricevis la nomon TerraCottem [Terakotem] (TC). La universitato fondis komercan entreprenon samnoman por surmerkatigi la produkton. TC jam estas uzata tutmonde. Plej utila kompreneble estas la uzo por reverdigi dezertojn, sed ĉie kie plantoj devas travivi en malfacilaj cirkonstancoj, TC estas uzebla: ekzemple en sportterenoj kaj sur deklivoj. Ĉar la sorbo kaj malsorbo de la akvo plurfoje ripeteblas, uzo de 200 gramoj da TC je kvadrata metro efikas dum deko da jaroj. TC ne estas toksa kaj eblas kombini ĝin kun ĉiuj sterkoj. Tamen ne eblas mirakloj: minimume 200 milimetroj da pluvo jare necesas.


MONATO - decembro 1995

tcot1 es[rompita ligilo]terracottem es Arkivigite je 2019-10-30 per la retarkivo Wayback Machine?