Terra sigillata (en latina sigeltero aŭ pli precize sigelceramiko) estas termino kun almenaŭ tri diferencaj signifoj: kiel priskribo de mezepoka medicina tero; en arkeologio, kiel ĝenerala termino por kelkaj el la fajna ruĝa ceramiko de Antikva Romio kun brila surfaco farita en specifaj areoj de la Romia Imperio; kaj pli ĵuse, kiel priskribo de nuntempa ceramika studitekniko supozeble inspirita de antikva ceramiko. Kutime krudmaniere tradukita kiel 'sigeltero', la signifo de 'terra sigillata' estas pli precize 'argilo kiu montras figuretojn' (en latina sigilla), ne 'argilo kun sigelita surfaco'. La arkeologia termino estas aplikita tamen al eben-surfacaj potoj same kiel al tiuj dekoraciitaj per figuroj en reliefo.

Vazo de terra sigillata kun barbotina dekorado.