Territoire de Belfort
Territoire de Belfort (ankaŭ Territoire-de-Belfort [tɛʁitwaʁ də bɛlfɔʁ], “teritorio de Belfort”) estas unu el la departementoj de la franca regiono Burgonjo-Franĉkonteo. Ĝi etendiĝas sur 609 km2 kaj havas 143 839 loĝantojn[1]. Ĝi estas malgranda teritorio kreita el la sola parto de Alzaco, kiu restis franca post la Francia-Prusia Milito.
Territoire de Belfort | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
Administrado | |
Lando | ![]() |
Regiono | Burgonjo-Franĉkonteo |
Numero | 90 |
Prefektejo | Belfort |
Subprefektejoj | Belfort |
Prezidanto de la departementa konsilio |
Florian Bouquet |
Prefekto | Pascal Joly |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 143 839 (2012) |
Loĝdenso | 236,2 loĝ./km2 |
Areo | 609 km2 |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 1 |
Kantonoj | 9 |
Komunumaroj | 5 |
Komunumoj | 102 |
La departemento havas entute 102 komunumojn kaj ĝia prefektejo (ĉefurbo) estas Belfort.
HistorioRedakti
Post la milito de 1870, Francio malvenkis kaj perdis la provincon Alzaco favore al Germanio, kiu aneksis Alzacon krom tiu parteto. La teritorio de Belfort fariĝis nova franca departemento en 1922.
EkonomioRedakti
Industrio okupas la plej grandan parton de la laborantaro (35,2 %) : mekaniko, elektromekaniko, aŭtofabrikado (Peugeot). Teknologiaj industrioj nun disvolviĝas (Alsthom, Bull).
VidindaĵojRedakti
Kiel ĉefan vidindaĵon oni menciu la citadelon de Belfort. Multaj festivaloj donas viglan kulturan vivon al la ĉirkaŭaĵoj de Belfort (Internacia muzikfestivalo, rok-festivalo “Les Eurockéennes”, ktp.).
Notoj kaj fontojRedakti
- ↑ Insee. Chiffres clés : Département de Territoire de Belfort (90) (france). Alirita la 8-an de majo 2013.