Terry Pratchett

angla verkisto de fantasta literaturo

Terry PRATCHETT, tutnome Terence David John Pratchett (naskiĝis la 28-an de aprilo 1948, mortis la 12-an de marto 2015) estis angla verkisto de fantasta literaturo.

Terry Pratchett
Persona informo
Terry Pratchett
Naskonomo Terence David John Pratchett
Naskiĝo 28-an de aprilo 1948 (1948-04-28)
en Beaconsfield
Morto 12-an de marto 2015 (2015-03-12) (66-jaraĝa)
en Broad Chalke
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per posterior cortical atrophy • Alzheimer-malsano vd
Religio ateismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater John Hampden Grammar School vd
Familio
Edz(in)o Lyn Purves vd
Infanoj Rhianna Pratchett vd
Profesio
Okupo verkisto • romanisto • ĵurnalistoscenaristo • sciencfikcia verkisto • verkisto de porinfana literaturo • aŭtoro vd
Laborkampo beletro • fantasta literaturo • ĵurnalismo vd
Aktiva dum 1971– vd
Verkado
Verkoj Good Omens ❦
Nation ❦
Discworld vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Terry Pratchett

Pratchett naskiĝis en Beaconsfield en la angla graflando Bucks al David kaj Eileen Pratchett. Klerecon li atingis en High Wycombe Technical High School kaj en publika biblioteko de Beaconsfield.

Lia unua eldonita verko estis mallonga rakonto The Hades Business (Negoco en Hadeso), publikigita en lerneja gazeto, kiam li estis 13-jara, kaj poste en 1963 denove, en gazeto Science Fantasy, pro kio li ricevis 14 pundojn. La due publikigita laboraĵo titoliĝis Night Dweller (Nokta estulo) kaj aperis en la 156-a numero de gazeto New Worlds novembre 1965.

Post foriro de la lernejo en 1965 li estis dungita en la loka gazeto Bucks Free Press kaj post certa tempo li aktivis en pluraj regionaj gazetoj en sudokcidenta Anglio inkluzive de Western Daily Press kaj Bath Chronicle.

En ĉi tiu periodo li estis sendita intervjui Petron Bander van Duren, unu el la direktoroj de malgranda eldonejo, kiu ĝuste estis eldonanta novan libron. Dum la intervjuo li menciis, ke li mem verkis libron The Carpet People (Tapiŝuloj). Tiu estis eldonita en 1971 kaj solene prezentita en la tapiŝa fako de grandmagazeno Heal's ĉe Tottenham Court Road en Londono.

En 1980 Pratchett fariĝis gazetara reprezentanto de elektreja kompanio Central Electricity Generating Board, kie lia laboro koncernis kelkajn atom-elektrejojn. Poste li spritumis, ke li pruvis sian kapablon trafi ĝustan tempon, ĉar li ŝanĝis profesion baldaŭ post atom-katastrofo en Three Mile Island en Pensilvanio (Usono).

La laboron por CEGB li forlasis en 1987, kiam li komencis perlabori pli da mono per okaza verkado. La liberiĝo ebligis kreskigi la rapidecon kaj nun li fine de lia vivo li verkis kutime du librojn jare.

Ekde 1998 li estis posedanto de ordeno pro merito pri Brita reĝolando en la fako servo al literaturo. La ordenon li ironie komentis: „mi suspektas, ke plej bonan servon al literaturo mi farus, se mi rezignus pri provoj ion ankoraŭ verki.“ En 1999 estis atribuita al li honora doktoreco pri literaturo en Universitato de Warwick.

Lia filino Rhianna Pratchett (naskiĝinta 1976) estas aŭtorino de fantasta literaturo kaj ĵurnalistino.

Kiel hobiojn Pratchett prezentis „verkadon, promenadon, komputilojn, vivon“. Li estis konata ankaŭ pro originalaj kapvestoj, kiujn oni povas vidi sur la dorsa flanko de kovrilo de liaj libroj.

Verkoj redakti

  • The Carpet People (Tapiŝuloj, 1971)
  • The Nome Trilogy (Trilogio de Noŭmoj) aŭ The Bromeliad Trilogy (en Usono)
    • Truckers (Granda veturo)
    • Diggers (Granda batalo)
    • Wings (Granda flugo)
  • The Dark Side of the Sun (La Obskura Flanko de la Suno, 1976)
  • Strata (1981)
  • Discworld (Diskomondo, 1983)
  • Good Omens (Bonaj omenoj)
  • Johnny Maxwell
    • Johnny only You can save Mankind (Johano, nur vi povas savi la homaron)
    • Johnny and the Bomb (Johano kaj bombo)
    • Johnny and the Death (Johano kaj morto)

Eksteraj ligiloj redakti