Terstrukturo

la interna strukturo de la planedo Tero

La interna strukturo de la Tero estas komponita de tavoloj ordigitaj en sferoformaj krustoj: nome ekstera silikata solida krusto, tre viskozaj astenosfero kaj mantelo, likva ekstera kerno kiu estas multe malpli viskoza ol la mantelo, kaj solida interna kerno. Scienca kompreno de la interna strukturo de la Tero estas bazita sur observoj de topografio kaj batimetrio, observoj de rokaro en malfermejoj, specimenoj alportitaj al la surfaco el pli grandaj profundoj fare de vulkanoj aŭ de ia vulkana aktiveco, analizo de sismaj ondoj kiuj pasas tra la Tero, mezuroj de la gravitaj kaj magnetaj kampoj de la Tero, kaj eksperimentoj el kristalaj solidoj je premoj kaj temperaturoj karakteraj de la profunda interno de la Tero.

La tavolstrukturo de la Tero. (1) interna kerno; (2) ekstera kerno; (3) malsupra mantelo; (4) supra mantelo; (5) litosfero; (6) krusto (parto de la litosfero).

La ekstera kerno de la Tero estas likva tavolo ĉirkaŭ 2 400 km dika kaj komponita ĉefe de fero kaj nikelo kiu kuŝas sub la solida interna kerno de la Tero kaj sub ĝia mantelo.[1] Ties ekstera limo kuŝas 2 890 km ene de la Tera surfaco.

Notoj redakti

  1. "Earth's Interior". Science & Innovation. National Geographic. 18a de januaro 2017. Alirita la 2an de junio 2020.

Bibliografio redakti

  • Drollette, Daniel (Oktobro 1996). "A Spinning Crystal Ball". Scientific American. 275 (4): 28–33. Bibcode:1996SciAm.275d..28D. doi:10.1038/scientificamerican1096-28.
  • Kruglinski, Susan (Junio 2007). "Journey to the Center of the Earth". Discover. Alirita la 2an de junio 2020.
  • Lehmann, I (1936). "Inner Earth". Bur. Cent. Seismol. Int. 14: 3–31.
  • Wegener, Alfred (1966). The origin of continents and oceans. New York: Dover Publications. ISBN 978-0-486-61708-4.