Tertremo de Hoei (1707)

La tertremo de Hoei, okazis je 14:00 loka tempo la 28-an de oktobro 1707 kaj estis la plej vasta en la historio de Japanujo.[1] Ĝi okazigis fortajn damaĝojn tra sudokcidenta Honŝuo, Ŝikokuo kaj sudita Kiuŝuo.[2] La tertremo kaj la sekva detruema cunamo mortigis pli ol 5.000 homojn.[3] Tiu evento rompis samtempe ĉiujn segmentojn de la Nankai fendego. Ĝi estas la ununura, kiu faris tion, la magnitudo laŭ la skalo Richter estas taksata je ML=8,6. Ĝi eble ankaŭ iniciis la lastan erupcion de la monto Fuĵi, kelkajn 49 tagojn poste.[4]

Tertremo de Hoei
Sisma intenceco
Sisma intenceco
Sisma intenceco
Nankai megathrust earthquake [+]

LandoJapanio
Koordinatoj33° 12′ 0″ N, 135° 54′ 0″ O (mapo)33.2135.9Koordinatoj: 33° 12′ 0″ N, 135° 54′ 0″ O (mapo)

Datola 28-an de oktobro 1707
Tempoje 14:00 loka tempo

Epicentroĉe Hoei

Tertremo de Hoei (Japanio)
Tertremo de Hoei (Japanio)
DEC
Tertremo de Hoei
Tertremo de Hoei
Vikimedia Komunejo:  1707 Hōei earthquake [+]
vdr

Fono redakti

La suda marbordo de Honŝuo estas paralela al la Nankai-fendego, kiu indikas la subiro de la Filipina plato sub la Eŭrazian platon. Moviĝoj ĉe tiu platlimo ofte okazigis tertremojn, kelkaj el ili klasigitaj kiel '. Ĉe la Nankai-fendego ekzistas kvin apartaj segmentoj (A-E), kiuj povas rompiĝi sendepende,[5][6] tiuj segmentoj rompiĝis aŭ individue aŭ kune reen dum la lastaj 1.300 jaroj.[7] Tertremoj ĉe Nankai okazis ofte pare, kun relative malgranda tempointervalo inter ili. aldone al la du eventoj en 1854 similaj tertremoj okazis en 1944 kaj 1946. En ĉiu kazo la nordorienta segemento rompiĝis antaŭ la sudokcidenta.[8] En 1707 la tertremoj okazis aŭ samtempe aŭ sufiĉe proksime laŭtempe por ke historiaj fontoj ne diferencigis ilin.

Damaĝoj redakti

29.000 domoj estis detruitaj kaj pli ol 5.000 homoj mortis. Almenaŭ unu granda terglito estis kaŭzita de la tertremo, la Ohya-terglito en la gubernio Ŝizuoka.[9] Tiu terglito, unu el la tri plej grandaj en Japanujo sterniĝis sur areo de 1,8 km2, kun volumeno taksita je 120 milionoj da m3.[10] La baseno de la gubernio Nara montras spurojn de likviĝo kaŭzitajn de tiu evento.[11]

Ecoj redakti

Tertremo redakti

La magnitudo de la tertremo en 1707 superis tiujn de la tertremoj de Ansei-Tokai kaj de Ansei-Nankai en 1854 , laŭ diversaj observoj. La supreniĝo ĉe la kabo Muroto en la gubernio Koĉi estas supozita de 2,3 metroj en 1707 kompare al 1,5 en 1854.[12]

Cunamo redakti

Laŭ la sudokcidenta marbordo de Koĉi, ondoj atingis mezajn altojn de 7,7 metroj kaj ĝis 10 metrojn en iuj lokoj.[13]

Ligo al la erupcio de la monto Fuĵi redakti

Ekzistas pruvoj, ke ŝanĝiĝoj pro vastaj tertremoj povas esti sufiĉe grandaj por okazigi vulkanajn erupciojn, se la koncernita magma sistemo jam alproksimiĝis al kritika stato.[4] Tiel eblas, ke la granda tertremo en la jaro 1707 okazigis ŝanĝojn en premoj en la magmoĉambro super la monto Fuĵi.

Referencoj redakti

  1. IISEE. Catalog of Damaging Earthquakes in the World (Through 2007). Alirita 2009-12-23.
  2. ; Mori J.. Historical maximum seismic intensity maps in Japan from 1586 to 2004: construction of database and application. Annal of Disas.Prev.Res.Inst., Kyoto Univ. 48C (2005). Arkivita el la originalo je 2012-03-29. Alirita 30 January 2010. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-22. Alirita 2021-08-20.
  3. . Groundwater and Coastal Phenomena Preceding the 1944 Tsunami (Tonankai Earthquake) (2006). Arkivita el la originalo je 2011-07-20. Alirita 30 January 2010. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-20. Alirita 2010-11-15.
  4. 4,0 4,1 (2002) “Earthquake-Volcano Interactions”, Physica Today (November), p. 41–47. Alirita 2010-01-30..  Arkivigite je 2011-08-15 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-08-15. Alirita 2010-11-15.
  5. (1975) “Source mechanisms and tectonic significance of historical earthquakes along the nankai trough, Japan”, Tectonophysics 27 (2), p. 119–140. Alirita 2009-11-13.. 
  6. Ishibashi, K. (2004). “Status of historical seismology in Japan”, Annals of Geophysics 47 (2/3), p. 339–368. Alirita 2009-11-22.. 
  7. Sieh, K.E.. (1981) A Review of Geological Evidence for Recurrence Times of Large Earthquakes. Arkivigite je 2010-06-04 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-06-04. Alirita 2010-11-15.
  8. (2007) “Precise real-time observatory and simulating phenomena of earthquakes and tsunamis around the Nankai Trough - Towards the understanding of mega thrust earthquakes”, Underwater Technology and Workshop on Scientific Use of Submarine Cables and Related Technologies, 2007. Symposium on, p. 299–300. Alirita 2009-11-13.. 
  9. ; Imaizumi F.. Triggering Mechanisms of Landslides and Debris Flows and Their Linkages: Hydrogeomorphic and Hydropedologic Influences. 1st International Conference on Hydropedology Highlights of Presentations (2008). Arkivita el la originalo je 2011-07-27. Alirita 30 January 2010. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-27. Alirita 2010-11-15.
  10. Case 2: Oya Hillside work. Alirita 2010-01-30.
  11. (1999) “Liquefaction Caused by the 1707 Hoei Earthquake as Observed in the Nara Basin, Central Japan”, Disaster Prevention Research Institute Annuals, Kyoto University 42 (B1), p. 125–127. Alirita 2010-01-30..  Arkivigite je 2012-02-25 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-02-25. Alirita 2010-11-15.
  12. ; Namegaya Y.. The 1707 Hoei Earthquake, as an Example of a combined Gigantic Tokai-Nankai Earthquake (2007). Arkivita el la originalo je 2011-06-11. Alirita 23 December 2009. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-11. Alirita 2010-11-15.
  13. (1981) “Field investigations of the Nankaido Tsunamis in 1707 and 1854 along the South-west coast of Shikoku”, Bulletin Earthquake Research Institute (Japanese with English Abstract) 56, p. 547–570. Alirita 2009-12-23..