Teruzado, aŭ uzado de la tero, enhavas "la agojn, aktivecojn kaj intervenojn kiujn faras la personoj sur difinita tipo de areo por produkti, modifi aŭ elteni ĝin" (FAO, 1997a; FAO/UNEP, 1999).[1]

La uzado de la grundo enhavas la administradon kaj modifon de la natura medio por fari ĝin agrikultura tereno: kultiveblaj kampoj, paŝtejoj; aŭ homaj setlejoj. La esprimo uzado de la tero estas uzata ankaŭ por referenci al diversaj uzoj de la tereno en zonigo.

La praktikoj de teruzado varias konsiderinde en diversaj partoj de la mondo. La Divizio de Disvolvigo de Akvo de la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo de Unuiĝintaj Nacioj klarigas, ke "La uzado de la tero enhavas la produktojn kaj/aŭ profitojn kiujn oni akiras el la uzado de la tero same kiel la agadon de administrado de la tero (aktivecoj) faritan de homoj por produkti produktojn kaj profitojn."[2]​ Komence de la 1990-aj jaroj, proksimume 13% de la areo de la Tero estis konsiderata plugebla tero, kun 26% de paŝtejoj, 32% de arbaroj, kaj 1,5% de urbaj zonoj.

Notoj redakti