Tesla Roadster

elektra aŭtomobilo

Tesla Roadster estas komplete elektre propulsiita, dusideja sportaŭto. Ĝi estos la unua serie produktita veturilo de la firmo Tesla Motors. La produktado komenciĝis en marto de 2008.

Tesla Roadster
Postaĵo

La energiobezono de la veturilo en urba trafiko - trakalkulante je energia enteno de la benzino - estas ĉirkaŭ 1,74 litroj je 100 km.

La Roadster estis evoluigita en kunlaboro de AC Propulsion kaj Lotus. Ĝi portas karakterizajn trajtojn de la brita Lotus, en kies uzino en Hethel oni planas la serian produktadon. La elira punkto dum la evoluigo estis Lotus Elise.

Prezentoj en majo 2007 redakti

Post trijara evoluigo, Tesla Motors en 2007 prezentis Tesla Roadster kiel dusidejan sportaŭton kun ĉirkaŭ futbalpilk-granda elektromotoro en la pobo, kiu havas la maksimuman povumon de 185 kW (252 ĈP) tra duira propulso je la postaj radoj. La duira propulsio sufiĉas, ĉar la elektromotoroj havas la maksimuman rotaciomomanton jam en la unua rotacio.

La veturilo havas la akceliĝon de 3,9 s je 100 km/h. La energia fonto estas 6.831 komercuzaj litio-jonaj akumulatoroj por laptopoj kun akumula kapacito de ĉirkaŭ 55 kilovathoroj, kiuj povas doni tension de 400 voltoj al la motoro.

La veturilo havas la atingopovon de 320 km, la reŝargo de akumulatoroj daŭras 3,5 horoj. La akumulatoroj estas malvarmigitaj per likvo, la produktisto garantias ĉirkaŭ 160.000 kilometrojn por la akumulatoroj.

La aŭtomobilo mendeblas je 98.000 dolaroj, en majo de 2007 jam estis 400 antaŭmendoj, ekz. tiu de George Clooney kaj Arnold Schwarzenegger. Oni planas produkti ĉiujare ĉirkaŭ 2.000 el Tesla Roadster.

Je la 15-a de septembro 2009, 700 ekzempleroj estas liveritaj al mendintoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti