Testamento (Ŝevĉenko)

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Testamento.

Testamento (ukraine Заповіт) estas unu el la plej vaste konataj versaĵoj de ukraina poeto Taras Ŝevĉenko. La versaĵo estis verkita la 25-an de decembro 1845 en Perejaslav.

Заповіт
poemo
Aŭtoroj
Aŭtoro Taras Ŝevĉenko
Lingvoj
Lingvo ukraina lingvo
Eldonado
Eldondato 25-a de decembro 1845
Ĝenro poezio
vdr

"Testamento" havis kaj plu havas grandan influon al la ukraina kulturo. Ĝi estis tradukita al pli ol 150 lingvoj (estas konataj pli ol ok esperantaj) kaj ĝi fariĝis bazo por multaj muzikaĵoj.

En muziko redakti

Plej unue la versaĵo estis muzikigita fare de Mikola Lisenko por vira ĥoro, tenora soloo kaj piano (en 1868).

La plej populara iĝis la melodio, kreita en la 1870-aj jaroj fare de G. Hladkij (poste redaktita de Lisenko) kaj eldonita en Poltavo fare de G. Markeviĉ. La melodio estis ege proksima al la ukrainaj popol-kantoj, kaj tial dum longa tempo estis konsiderata kiel popola.

Por la teksto de "Testamento" estis komponitaj ankaŭ grandformaj muzikaĵoj: kantatoj de V. A. Barvinkskij (1918), S. F. Ludkeviĉ (1934, la dua redakto - 1955), B. N. Latoĉinskij (1939), L. N. Revuckij (1939); simfonia poemo de R. M. Glier (1939). La melodio de Hladkij estis uzita kiel bazo por vokal-simfonia muzikaĵo de D. B. Kabalevskij en la sceno de entombigo de V. N. Boĵenko en la filmo "Ŝĉors" (reĝisorita de Oleksandr Dovĵenko).

Entute ekzistas pli ol 60 muzikaj interpretoj de "Testamento"[1].

La originala teksto kaj la Esperantaj tradukoj redakti

Як умру, то поховайте

Мене на могилі,
Серед степу широкого,
На Вкраїні милій,
Щоб лани широкополі,
І Дніпро, і кручі
Було видно, було чути,
Як реве ревучий.
Як понесе з України
У синєє море
Кров ворожу… отоді я
І лани і гори —
Все покину і полину
До самого Бога
Молитися… а до того
Я не знаю Бога.
Поховайте та вставайте,
Кайдани порвіте
І вражою злою кров’ю
Волю окропіте.
І мене в сім’ї великій,
В сім’ї вольній, новій,
Не забудьте пом’янути
Незлим тихим словом.

Se mi mortos, enterigu

Min en la tombo
Meze de stepo larĝa
En Ukrainio kara,
Por ke kampoj vastegaj,
Kaj Dnipro, kaj krutmontoj
Estu videblaj, estu aŭdeble
Kiel muĝas muĝulo.
Kiam oni ekportos de Ukrainio
En la bluan maron
Sangon malamikan... tiam mi
Kaj la kampojn, kaj la montojn -
Ĉion lasos kaj ekflugos
Al Dio mem
Por preĝi... sed ĝis tiam
Mi ne konas Dion.
Enterigu kaj ekstaru,
Ĉenarojn disŝiru,
Kaj per malamika, malica sango
Ŝprucu liberon.
Kaj min en familio granda,
La familio libera, nova,
Ne forgesu rememori
Per ne malbona mallaŭta vorto.

(laŭvorta traduko)

Kiam ĉesos lasta spiro

en la brusto mia,
enterigu min en vasta
step' Ukrainia,
ke mi vidu kampojn, montojn -
tutan karan landon,
ke mi aŭdu de l' krutaĵo
Dnipran hurl-muĝadon.
Kiam bruaj Dnipraj ondoj
portos de l' kamparo
mavan sangon malamikan
al la blua maro,
tiam mi al dio iros,
forlasinte ĉion,
preĝi pie... Sed ĝis tio
mi ne konas dion.
Enterigu kaj leviĝu.
ŝiru katenerojn
kaj per sango malamika
ŝprucu la liberon.
Kaj en nova familio -
granda kaj libera -
ne forgesu rememori
min per vort' sincera.

Trad. de O. Koroleviĉ[2]

Kiam mortos mi, amikoj,

Mian tombon faru
En la stepo larĝe vasta
De Ukrainio kara:
Por ke vidu mi la valojn,
Dnepron kaj montetojn,
Por ke aŭdu, kiel muĝas
La river impeta.
Kiam sangon malamikan
For de ter' Patruja
Portos ĝi al blua maro,
Mi ekstaros tuje.
Lasos ĉion kaj mem Dion
Mi atingos pie,
Preĝos verve... Sed sen tio
Mi ne scias Dion!
Tombon faru kaj ekstaru,
Ŝiru ĉenon feran,
Kaj aspergu per tirana
Sango la liberon!
Kaj en nova familio,
Granda, bela, forta,
Ne forgesu rememori
Min per bona vorto!

Trad. de L. Novikova[3]

Piednotoj redakti

  1. Testamento // Ukraina Sovetia Enciklopedio. 2-a eldono. Vol. 4. — Kievo, 1979., p. 201
  2. Cit. laŭ la "Libro pri Esperanto" (Книга об эсперанто, eld. "Naukova dumka", Kievo, 1989, ISBN 5-12-000985-9, p. 196)
  3. Testamento de T. Ŝevĉenko[rompita ligilo] ĉe la biblioteko de D. Harlow

Fontoj redakti

  • La ŝevĉenka vortaro. Vol. 1 / Literatura instituto nomita omaĝe al T. G. Ŝevĉenko (Akademio de Sciencoj de USSR) — Kievo: La ĉefa redakcio de Ukrainia Sovetia Enciklopedio, 1978. — pp. 230–231.