Testimonium Flavianum

(Alidirektita el Testmonium Flavianum)

La sintagmo Testimonium Flavianum (Atestaĵo Flavia) indikas pasaĵon entenatan en la “Judaj Antikvecoj” verkitajn de la hebrea historiisto Jozefo Flavio kaj aparte interesaj por la debato pri la historieco de Jesuo. Kune kun la pasaĵo pli sinteza de la “Judaj Antikvecoj” ĝi konstituus, fakte, unu el la unuaj dokumentoj nekristanaj kiu mencias Jesuon: la verko estis fakte publikigita en la 93.

Imagita figuro de Jozefo Flavio.

Tamen pro sia celebra tono, la aŭtentikeco de la “testimonium” estas objekto de diskuto ekde la 16-a jarcento [1] La plejgranda parto de la esploristoj, hodiaŭ, konsideras la “testimonium” neaŭtenta sed objekto de interpoladoj iniciate de mezeopkaj kopiistoj [2] de antaŭ la 11-a jarcento. [3]. Iuj filologoj ĝin, fine, konsideras aŭ tute apokrifa, aŭ integre aŭtenta.[4].

"Judaj Antikvecoj" kaj "testimonium flavianum" redakti

Jozefo Flavio estis hebrea nobelulo, membro de la Sinedrio kiu batalis kontraŭ la Romianoj dum la Unua Juda-Romia Milito (66-74), sed fine li estis kaptita kaj ekkolaboris kun la generalo kaj serve imperiestro Vespasiano. Translokiĝinte al Romo ĉe la imperia kortego, li aranĝis du historiajn verkojn greklingvajn, nome ”Juda milito” (jaro 75 ĉirkaŭ), en kiu rakontas la hebrean ribelon kaj ĝian nuligon per la armeo de Vespasiano, kaj la “Judaj Antikvecoj (jaro 93 ĉirkaŭ), en kiu rakontas pri la historio de sia popolo ekde Abraham ĝis siaj tempoj. En iu ero de tiu lasta li priskribas la mortkondamnon de Jakobo la pli juna okazinta per ŝtonigo en 62: “Anano [...] kunvokis la Sinedrion kaj tien kondukigis Jakobon, fraton de Jesuo, diritan la Mesio, kaj iujn aliajn, ilin akuzante pri malobservo de la leĝo kaj ilin kondamnante al la mortpuno. (“JUdaj Antikvecoj”, XX, 200)

En dua verkero, konata ĝuste kiel testimonium flavianum, li rakontas:

”Estis ĝuste tiuepoke Jesuo, viro saĝa, se eble justas lin nomi homo: li estis, fakte, estiganto de eksterordinaraj faroj, majstro de homoj pretaj ricevi plezure la veron, kaj altiris ĉirkaŭ si multajn hebreojn, kaj multajn el la grekaj rondoj. Li estis la Mesio. Kaj kiam Pilato, pro denunco de eminentuloj inter ni, lin punis per kruco, ne ĉesis tiuj kiuj ekde la komenco lin estis sekvintaj. Li, fakte, aperis al ili la trian tagon denove viva, estante ke la diaj profetoj estis jam anoncintaj tiaĵojn kaj milojn da aliaj mirindaĵoj lin koncernantaj. Ankaŭ hodiaŭ ne malaperis la tribo de tiuj kiuj, pro lia nomo, estas nomataj Kristanoj. (XVIII, 63-64. La kursivaĵoj indikas la precipajn pasaĵojn kiuj povintus esti aldonitaj postepoke al la originala teksto) (Judaj Antikvecoj XVIII, 63-64|.

Greglingve: “Γίνεται δὲ κατὰ τοῦτον τὸν χρόνον Ἰησοῦς σοφὸς ἀνήρ, εἴγε ἄνδρα αὐτὸν λέγειν χρή: ἦν γὰρ παραδόξων ἔργων ποιητής, διδάσκαλος ἀνθρώπων τῶν ἡδονῇ τἀληθῆ δεχομένων, καὶ πολλοὺς μὲν Ἰουδαίους, πολλοὺς δὲ καὶ τοῦ Ἑλληνικοῦ ἐπηγάγετο: ὁ χριστὸς οὗτος ἦν. καὶ αὐτὸν ἐνδείξει τῶν πρώτων ἀνδρῶν παρ᾽ ἡμῖν σταυρῷ ἐπιτετιμηκότος Πιλάτου οὐκ ἐπαύσαντο οἱ τὸ πρῶτον ἀγαπήσαντες: ἐφάνη γὰρ αὐτοῖς τρίτην ἔχων ἡμέραν πάλιν ζῶν τῶν θείων προφητῶν ταῦτά τε καὶ ἄλλα μυρία περὶ αὐτοῦ θαυμάσια εἰρηκότων. εἰς ἔτι τε νῦν τῶν Χριστιανῶν ἀπὸ τοῦδε ὠνομασμένον οὐκ ἐπέλιπε τὸ φῦλον. |

Versio de la 10-a jarcento redakti

En 1971 profesoro Shlomo Pinés de la Hebrea Universitato de Jerusalemo publikigis la tradukon de malsama versio de la testimonium, kiel citite en manuskripto de la 10-a jarcento. La pasaĵo aperas en la “libro de la Titolo” de la araba-kristana historiisto, des pli episkopo melchita de Hierapolis Bambyce, nome Agapio, forpasinta en 941. Agapio raportas nur proksimume la titolon de la verko de Jozefo Flavio kaj klare asertas ke lia rakonto baziĝas sur iu pli antikva sirlingva kronikaĵo de Teofilo el Edeso (forpasinta en 785), perdigzinta: tio sugestas ke testimonium de Agapio estas parafrazo de tiu ĉeesta en la kroniko perdita de Teofilo. La versio de la testimonium de Agapio diras en la traktadoj kiuj li verkis pri la regado de l Juĝistoj:

«En tiu tempo vivis homo saĝa kies nomo estis Jesuo, kaj lia konduto estis senriproĉebla, kaj estis konata kiel homo virta. Kaj multaj inter la Judoj kaj la aliaj nacioj fariĝis liaj disĉiploj. Pilato lin kondamni al krucumo kaj al morto. Kaj tiuj kiuj fariĝis liaj disĉiploj ne forlasis sian lojalecon al li. Ili rakontis ke Li estis aperinta al si tri tagojn post lia krucumiĝo, kaj ke li vivis. Pro tio ili kredas ke Li estis la Mesio, pri kiu jam estis rakontintaj la mirindaĵojn”. (Traduko de Shlomo Pines, citita de J.D. Crossan).

La teksto liverita de Pinés devenas el la citaĵo, pri tiu ero, de Agapio, farita de la posta araba-kristana historiisto Al-Makin, kiu entenas materialon postan kompare kun la esplorata manuskripto de Florenco kiu, unika, entemas la duan parton de la verko de Agapio. Pinés asertas ke tiu povas esti registraĵo pli korekta ol tio kutime atribuata al de Jozefo ĉar mankas en ĝi tiuj eroj kiuj ofte estis konsideritaj interpolaĵoj de kristanaj kopiistoj.

La pozicioj de kompetentuloj fronte al la 'testimonium flavianum' redakti

Antaŭ la 'testimonium', la komunumo de la esploristoj dividiĝas laŭ malsamaj pozicioj:

  • La plejgranda parto de la serĉistoj ĝin akceptas parte, atribuante al kristanaj interpolantoj iujn asertojn en ĝi entenatajn [5]. La pozicioj de tiuj filologoj kaj kompetentuloj dividiĝas tiel:
  • esploristoj laŭ kiuj la kristanaj interpolantoj plibonigis la negativan raporton pri Jesuo forstrekante aŭ modifante la jene:

”Tiam, preskaŭ en la sama epoko, naskiĝis fonto de krimaj mallordaĵoj en iuj certa Jesuo, homo saĝa, kiu plenumis elstarajn mirindaĵojn kaj estis majstro de personoj kiuj senkritike akceptis strangaĵojn. Li konvinkis lin sekvi multajn hebreojn kaj multajn el la gentoj. Li estis la tieldirita Mesio. Kiam Pilato, sur bazo de informoj far la precipaj niaj homoj, lin kruckondamnis, tiuj kiuj dekomence sin kunigis al li ne ĉesis provokis malordaĵojn. Kaj ĝis hodiaŭ ne malaperis la tribo de tiuj kiuj el li estas diritaj kristanoj.[6]

  • esploristoj kiuj subtenas ke la origina rakonto estis ampleksita per konceptoj fremdaj al la penso de Jozefo kiu proksomume estis tia:

”Tiam, preskaŭ en la sama epoko, vivis Jesuo, homo saĝa, ĉar li prenumis mirindaĵojn, kaj estis majstro de personoj kiuj plezure akceptis la veron. Li altoris multajn hebreojn kaj multajn gentanojn. Kiam Pilato aŭdis ke li estis akuzita far la plejelstaraj niaj homoj, lin kruckondamnis, [sed] tiuj kiuj ekdekomence li amis ne ĉesis adheri al li. Kaj ĝis hodiaŭ ne malaperis la tribo de tiuj kiuj oro li estas nomata kristanoj.”[7]

  • Iuj esploristoj ĝin konsideras tute aŭtentika. En tiu grupo kunfluas aparte iuj kristanaj filologoj, laŭ kiuj la pasaĵo liveras konfirmon de la personeco de Jesuo ĝuste kiel travidiĝas el la Novtestamentaj verkoj [8].
  • Iuj esploristoj ĝin tute refuzas, ĝin taksante interpolaĵon faritan far kristana kopiisto. Reĵetante la “Testimonium, ili senfundamentigas gravan citaĵon eksterkristanan pri la Nova Testamento, ankaŭ se preskaŭ neniu dubas pri aŭtetikeco de la la pasaĵo en kiu Jozefo parolas pri Jesuo, en la "XX libro de la Judaj Antikvecoj".

Kritikoj pri la ‘testimonium flavianum' redakti

La debato pri la aŭtetikeco naskiĝas el la ĉeesto de iuj pasaĵoj malfacile akordigeblaj kun tio kion ni scias pri la religieco de la aŭtoro. Rilate al la ebla interpolaĵoj en la verkoj de Jozefo Flavio iniciate de kristanoj, iuj esploristoj asertas aparte la jenon: [9]

  • Danke al protekto de la Flavaj imperiestroj la libroj de Jozefo Flavio estis kopiitaj en la publikaj Scriptoria (porskribaj centoj) sed post la falo de la Romia Imperio estis vere probable konservitaj, kiel granda parto de la antikvaj verkoj, nur en kristanaj medioj.
  • La malmultaj manuskriptoj nin atingintaj datiĝas ĉirkaŭ la 11-a jarcento, do multe post ilia origina redakto: tio povus favori al la eblo kaj efektivigi falsaĵojn laŭvolajn kaj elimini la kopiojn nedeziritajn. Male, rimarkendas ke pri la aŭtentikeco de preskaŭ ĉiuj verkoj de la antikvecoj (Cicerono, Virgilio, ktp), historiistoj unuanime allasas ke ni posedas kopiojn respektantajn la originalojn.
  • la malamo kiun Jozefo Flavio ŝajnas esti gajninta al si ĉe la samnacianoj faciligis ke liaj verkoj estis nek legitaj, nek cititaj ĉe la judoj ĝis ĵusa epoko. La mezepoka juda teksto 'Josippon', kompendio de la verkoj de Jozefo, en la plej antikvaj versioj ne citas Jesuon, dum en tiuj sinsekvaj la mallongaj aludoj al lia persono montras negativan karakteron.

Inter la kritikoj levitaj de skeptikuloj aperas ankaŭ la sekva: “Kvankam diversaj kristanaj apologiuloj de la 2-a kaj 3-a jarcento, aparte Ireneo kaj Tertuliano, konas la verkon de Jozefo, ili ne citas tiun eron, malgraŭ ĝia evidenta utilo. Origeno mem allasas atestaĵon tiunsencan: fakte, li skribas du fojojn ke Jozefo ne kredas ke Jesuo estas la Mesio. [10] Tio signifas, almenaŭ, ke li ne posedis tekston de Jozefo entenantan la esprimon “li estis la mesio”, aŭ ke, maksimume, la teksto de li posedata tute ne entenis tiun pasaĵon. Laŭ la nuna stato de la esploroj, la atesto plej antikva rilate tiun frazon reiras al Eŭsebio de Cezareo, ĉirkaŭ la 323. [11]

Laŭ la kritiko, la problemo instaliĝas ankaŭ en la kazo ke, al origina teksto, estus aldonitaj la interpolaĵoj por “mildigi” kaj igi celebra la historia ensceniĝo de Jesuo. Ĉar Origeno en 250, ĉirkaŭ, ŝajnas ne scii pri tiuj eblaj interpolaĵoj, dum iujn dekojn pliposte ili estas legataj de Eŭsebio, [12] oni povas hipotezi ĝuste ke la celebra interpolaĵo okazis ĝuste en la periodo kuranta inter la Origeno kaj Eŭsebio.

Bedaŭrinde, kiel devas allasi la esploristoj mem: la teksta kritiko ne kapablas solvi la problemon. Por esprimi juĝon pri la aŭtentikeco de la pasaĵo, al ni restas nenio pli ol ekzameni la kuntekston, la stilon kaj la enhavon.

Sed, tiel farante, oni restas ankoraŭ kun la esploristoj dividitaj en almenaŭ tri kategorioj ege distinktaj. Tamen fakto estas nediskutebla: ĉiuj manoskriptoj de la verko de Jozefo Flavio nin atingintaj entenas la “testimonium Falvianun. Ĝis nia epoko neniu trovis manuskripton senan de tiu pasaĵo. Krome, se interpolaĵo okazis iniciate de kristanoj, malfacilas kompreni kial ĝi ĉeestas en ĉiuj manuskriptoj konataj. En ĉiu versio kun la Testimonium, ĉiukaze, la precipa informo neniam malĉeestas: tiu de la supozita resurekto de Jesuo.

Ĉe la komenciĝoj de la 20-a jarcento aperis ankaŭ en la rusa lingvo traduko de la “Juda Milito” kun inokulitaj enen kvar “enŝoviĝoj” pri al ekzisto de Jesuo, per ampleksigo de la informoj aperiĝantaj en la ‘testimonium’. La aŭtentikeco de tiuj lastaj atestaĵoj estas, tamen, refuzata de la kritikistoj unuanime!

Notoj redakti

  1. La unua aserto pri falseco de la verkero estas atribuata al la protestanta juristo kaj filologo Hubert van Giffen (latinigite: Gifanio, 1534–1616), kvankam liaj verkoj ne entenas tiun pozicion; la unua kiu publikigis refuton pri la aŭtentikeco de tiu verkero estis la luterana teologo Lucas Osiander (Osiandro, 1535-1604), kiu asertis ke temis pri skribero apokrifa. en Epitomes historiae ecclesiasticae, ii c. 7, Tubinga, 1592).
  2. "Some (scholars) have mantained that the passage is wholly authentic; others think that it is wholly spurious. Most today regard the passage as authentic but edited." in Craig A. Evans, "Jesus and His Contemporaries: Comparative Studies", 1995.
  3. Studo pri 87 artikoloj publikigitaj en la periodo 1937-1980 rilate la “testimonium” rivelis ke la plejgranda majoritato levis dubojn pri ĝia aŭtentikeco, kompelete aŭ parte” (Feldman, p. 490).
  4. Vidu ĉe Craig A. Evans, "Jesus and His Contemporaries: Comparative Studies", 1995.
  5. Marta Sordi, I cristiani e l'impero romano, 2004.
  6. R.E.van Voorst 'Jesuo en eksterbibliaj fontoj', p. 113-114.
  7. R.E.van Voorst 'Jesuo en la eksterbibliaj fontoj', pa. 112.
  8. A. Socci, "La guerra contro Gesù", Rizzoli, Milano 2011, p. 217-238
  9. R.E.van Voorst Jesuo en la eksterbibliaj Fontoj, pa. 100ss.
  10. Origeno, Kontraŭ Kelso 1.45, Commentaria in Matthaeum 10,17; vidu ankaŭ samlibre 2.13
  11. Eŭsebio de Cezareo, Eklezia Historio 1.11
  12. Eŭsebio samverke 1.1..7-8; Evangelia pruvo 3.5.105-106; Theophilus 5.44.

Bibliografio redakti

  • Feldman, Louis H (1989), "A Selective Critical Bibliography of Josephus", in Feldman, Louis H & Hata, Gohei, Josephus, the Bible, and History, Leiden: E.J. Brill, ISBN 90-04-08931-4
  • Serge Bardet : Le Testimonium flavianum, Examen historique, considérations historiographiques, avec une postface de Pierre Geoltrain. Cerf 2002. La aŭtoro analizas la agumentojn favorajn al ciutipa de hipotezo, sekve li aliras la problemon novmaniere por konludi favorante al la aŭtentikeco.

Vidu ankaŭ redakti