Tetín (remparburgo)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Tetín

Remparburgo Tetín troviĝis proksime de hodiaŭa ruino de burgo Tetín en lokoj de la hodiaŭa municipo. Ĝi estis unu el apogpunktoj de sistemo de remparburgoj, kiu ĉirkaŭis přemyslidan ŝtaton en meza Bohemio kaj ĝiaj komencoj estas plej ofte metataj al ŝanĝo de la 9-a kaj la 10-a jarcento. En la jaro 921 ĉi tie estis murdita Sankta Ludmila. Kvankam skribmencioj pri la burgo devenas nur el la 13-a jarcento, Tetín estis konata jam el la legendoj pri Ludmila kaj Venceslao. Sed la signifo de la burgejo verŝajne jam ekde duono de la 10-a jarcento sinkis. Ĝia areo estas komune kun restaĵoj de la burgo protektata kiel kultura memorindaĵo de Ĉeĥio.

Tetín
ruino
Restaĵoj de mezepoka burgo
Oficiala nomo: Tetín
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Beroun
Municipo Tetín
Historia regiono Bohemio
Montaro Hořovica montetaro
Situo Tetín
 - koordinatoj 49° 56′ 58″ N 14° 06′ 21″ O / 49.94944 °N, 14.10583 °O / 49.94944; 14.10583 (mapo)
Konstruado ŝanĝo de la 9-a kaj la 10-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Ruins of castle in Tetín (Beroun District)
Portalo pri Ĉeĥio

Arkeologia esploro en la jaro 2006 redakti

Dum sava arkeologia esploro en la jaro 2006 estis sur la teritorio de la eksa burgejo malkovritaj tri dekoj de tomboj, la plej juna el ili el la unua duono de la 10-a jarcento, kaj nome sen aldonaĵoj aŭ kun tre modera doto. Escepto estas tri virinaj tomboj. La unua, apartenanta al malgranda knabino, enhavis kvin simplajn bronzajn kaj unu orizitan bobenigitan orelringon, du bronzajn neornamitajn gombikojn, kolĉenon el vitraj perloj kaj tranĉilon. Tombo de la dua virino enhavis kvar bronzajn orelringojn, kolĉenon el vitraj bidoj, sitelon kaj tranĉilon. La tria tombo enhavis du arĝentajn orelringojn, kolĉenon el vitraj perloj kaj tranĉilon.

Rilate al la trovaĵoj de slavaj virinaj juveloj, precipe de bobenigita orelringo kun multobla tenileto, envicigas arkelogoj la sepultejon – kiel unu el la plej malnovaj slavaj sepultejoj en Bohemio – en la duan duonon de la 9-a jarcento. La daŭriganta savesploro devas konfirmi, ĉu la burgejo estiĝis kontraŭe al ĝisnuna datigado je 30 ĝis 40 jaroj pli frue, kiel signas karaktero de la sepultejo.

Rilataj artikoloj redakti

Pluaj fotoj redakti