Tetiso (pramaro)

praoceano

La TetismaroTetiso estis oceano en la geologia erao de mezozoiko. La nomo venas el la helena mitologio, kie Tetiso estas la fratino kaj edzino de la titano Okeano.

Kiel estiĝis la alpoj? Video de la jutuba kanalo Scivolemo pri la malapero de la Tetisomaro.

La Tetismaro estis, samkiel ĝia antaŭulo, la Paleo-Tetiso, profundoceano oriente de la superkontinento Pangeo. Ĝi etendiĝis inter la nordorienta parto de Pangeo, la formiĝonta Azio, kaj la sudorienta parto de Pangeo (orienta Gondvano) proksimume komencanta en la hodiaŭa Mezeŭropo kaj atingante ĝis oriente de la nuna Novgvineo. Al tiu ĉi oceano laŭlonge de la kontinento apartenis vastaj malprofundaj marĝenmaroj, precipe en la regiono de Eŭropo. Ekde la disrompiĝo de Pangeo en Laŭrazio kaj Gondvano dum la Juraso (antaŭ ĉirkaŭ 200 – 150 milionoj da jaroj) la Tetismaro etendiĝis en la direkto al Eŭropo, kaj kie antaŭe situis malprofundakvaj zonoj aŭ eĉ kontinento, nun ekestis profundmara pelvo – la Paratetiso. Tiu marĝenmaro etengiĝis inter Italio kaj Mezeŭropo, samkiel inter Balkano kaj Rusio. Ĉi tie nun ekestis sedimenttavoloj plurajn mil metrojn dikaj, kiuj poste dum la ekesto de la Alpoj, de la Balkano kaj de la Karpatoj denove aperis. Dum la epoko de Kreto la Tetismaro denove malfermiĝis inter la restoj de Gondvano – Afriko kaj Hindio –, kiuj kontraŭ la senco de la horloĝa montrilo drivis nordorienten, kaj Eŭrazio, kiu drivis laŭ la senco de la horloĝa montrilo suden kaj sudokcidenten.

Kiel sekvoceanoj de la frua Paratetiso ekestis dum la Paleogeno sude de Italio la Mediteraneo, en Centra Eŭropo la Panonia Maro, la Nigra Maro, la Kaspio kaj Aralo. Sude de Hindio la Hindia Oceano ekestis kiel posteulo de la Tetiso.

Ĉar kaj tiu parto de Pangeo, kiu hodiaŭ estas Afriko kaj ankaŭ tiu, kiu hodiaŭ estas Eŭropo, situis evidente pli sude ol Afriko kaj Eŭropo hodiaŭ, en la regiono de Tetiso regis plejparte tropika, en la eŭropa regiono almenaŭ subtropika klimato kun koralrifoj kaj varieco da aliaj marbestoj.

Kaŭze de la ĉirkaŭfermiĝo de Tetiso per landmasoj kaj do per kontinentrandoj, en la tetisaj sedimentoj troviĝas multnombraj fosilioj.

Krome, ĉar Tetiso ekzistis de la fino de Permo ĝis la fino de Kreto, en ĝiaj sedimentoj oni povas evidentkompreni la komencon de la evoluo de novaj vivoformoj post la amasa formortado fine de Permo. Ankaŭ la formortado konstatebla fine de la Kreto (inter aliaj de la dinosaŭroj, sed ankaŭ der maraj bestogrupoj) en la sedimento de Tetiso estas bone dokumentita.