Tetralogio (el la greka τετρα- tetra-, "kvar" kaj -λογία -logia, "diskurso") estas termino kiu uzeblas por verk(ar)o formita de ĝis kvar diversaj verkoj. Tiu nomo devenas el la teatro de Antikva Grekio, en kiu tetralogio estis grupo de tri tragedioj sekvitaj de satirusa dramo, ĉiuj verkitaj de la sama verkisto, ludataj dum unu sama spektakla evento dum Dionizia kiel parto de konkurenco.[1] En postaj epokoj tiu kvarera strukturo estis uzataj en tre diversaj ĝenroj, lingvoj kaj ĝenroj, ne nur en literaturo, sed ankaŭ en filmoj, videoludoj ktp.

Ĝenerale trilogio estas pli uzata sistemo ol tetralogio, fakte koincide kun la disvastigita koncepto de dialektiko, nome situacio, ŝanĝo kaj rezulto. Krome tetralogio estas tro longa kompare kun trilogio.

Literaturaj tetralogioj redakti

Filmoj redakti

  • Alvin and the Chipmunks (2007, 2009, 2011, 2015)
  • The Avengers (2012, 2015, 2018, 2019)
  • Batman (1989, 1992, 1995, 1997)
  • [The Crow (1994, 1996, 2000, 2005)
  • The Hunger Games (2012, 2013, 2014, 2015)
  • Indiana Jones (1981, 1984, 1989, 2008)
  • Insidious (2010, 2013, 2015, 2018)
  • Jaws (1975, 1978, 1983, 1987)
  • John Wick (2014, 2017, 2019, 2021)
  • Mad Max (1979, 1981, 1985, 2015)
  • Men in Black (1997, 2002, 2012, 2019)
  • MonsterVerse (2014, 2017, 2019, 2020)
  • Shrek (2001, 2004, 2007, 2010)
  • Spy Kids (2001, 2002, 2003, 2011)
  • Thor (2011, 2013, 2017, 2021)
  • Toy Story (1995, 1999, 2010, 2019)

Notoj redakti

  1. Rush Rehm. Greek Tragic Theater. Routledge, 1994, p. 16.
  2. Hans von Wolzogen. Guide to the music of Richard Wagner's tetralogy: The ring of the Nibelung. A thematic key. Tradukita de Nathan Haskell Dole. G. Schirmer, New York, 1895.