Tewkesbury estas urbo en Gloucestershire, Anglio kun ĉirkaŭ dek mil loĝantoj laŭ la 2001-a censo. La nomo devenas de Theoc, anglosakso kiu tie fondis ermitejon en la sepa jarcento. La urbo famas pro sia abatejo.

Tewkesbury
urbeto • civila paroĥo
Administrado
Poŝtkodo GL20
Demografio
Geografio
Geografia situo 51° 59′ N, 2° 8′ U (mapo)51.986-2.136Koordinatoj: 51° 59′ N, 2° 8′ U (mapo) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Tewkesbury (Britio)
Tewkesbury (Britio)
DEC
Tewkesbury
Tewkesbury
Situo de Tewkesbury

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tewkesbury [+]
vdr
Hotelo Royal Hop Pole

Dum la anglosaksa epoko restis monaĥejo ĉe Tewkesbury sed mankas restaĵoj. Tuj post Vilhelmo la Konkerinto kaptis Anglion komenciĝis konstruo de monaĥejo. Vilhelmo donis la urbon al sia kuzo Roberto Fitzhamon, kiu komisiis la konstruon de la nuna abatejo. La konstruado komenciĝis en 1102. Roberto Fitzhamon mortis en 1107, antaŭ la fino de la konstruado, sed lia bofilo, Roberto (1-a Grafo de Gloucester) daŭre pagis la koston. La abatejo estas bela ekzemplo de normanda arkitekturo, kaj estas pli granda ol dek kvar el la anglaj katedraloj. En la abatejo entombiĝis multaj gravuloj, inter kiuj

En 1178 parto de la abatejo detruiĝis pro incendio, kaj necesis iom da rekonstruo.

En 1471, dum la Milito de rozoj okazis grava batalo ĉe Tewkesbury, kiam la Jorkoj tute venkis la Lankastrojn kaj Eduardo Princo de Kimrio mortis. Post la batalo Lankastroj rifuĝis en la abatejo, sed Eduardo la 4-a kondukis la Jorkojn tien kaj ili mortigis multe da siaj malamikoj. Pro tiu sangverŝo la abatejo fermiĝis unu monaton, ĝis eblis ĝin rite purigi kaj rekonsekri.

Post la fermo de monaĥejoj dum la reĝado de Henriko la 8-a (Anglio), la loĝantoj de Tewkesbury savis la abatejon per aserti ke ĝi estis ilia paroĥa preĝejo: ili aĉetis ĝin de la reĝo kontraŭ la valoro de la metalo de la kloŝoj kaj plomba tegmento.

La urbo Tewkesbury suferis pro inundoj. Aparte gravaj inundoj okazis en la somero de 2007, kiam la abatejo iĝis preskaŭ insulo.

Abbey Lawn Domoj