Théophile Gautier

franca verkisto

Théophile Gautier (naskiĝis la 31-an de aŭgusto 1811 en Tarbes; mortis la 23-an de oktobro 1872 en Parizo) estis franca poeto, romanverkisto, pentristo kaj kritikisto pri arto.

Théophile Gautier
Persona informo
Théophile Gautier
Naskonomo Jules Pierre Théophile Gautier
Naskiĝo 30-an de aŭgusto 1811 (1811-08-30)
en Tarbes
Morto 23-an de oktobro 1872 (1872-10-23) (61-jaraĝa)
en Neuilly-sur-Seine
Tombo Tombejo de Montmartre vd
Etno Francoj vd
Lingvoj franca vd
Loĝloko Hôtel de Fourcy vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Lycée Charlemagne • Gimnazio Louis-le-Grand vd
Subskribo Théophile Gautier
Familio
Edz(in)o Ernesta Grisi vd
Amkunulo Carlotta Grisi • Ernesta Grisi • Eugénie Fort vd
Infanoj Judith Gautier • Estelle Gautier • Théophile Gautier, fils vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • ĵurnalisto • romanisto • dramaturgo • libretisto • artokritikisto • pentristo • literaturkritikisto • fotisto • literaturisto • kritikisto • arthistoriisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Théophile Gautier longtempe konservis memoron pri la bluaj montoj de sia naskiĝloko Tarbes, kvankam juna li translokiĝas kun sia familio al Parizo.

Tie li ofte estis en la ateliero de la pentristo Rioult, strato Saint-Antoine, kaj kun siaj amikaj artistoj kuniĝis en la fama "Cénacle". Tiam li decidis iĝi pentristo.

En junio 1829 li renkontiĝis kun "la majstro" Victor Hugo, kio aktivigis lian verkistan karieron. La 25-an de februaro 1830, li partoprenis en la t.n. batalo de Hernani; la saman vesperon li foriris el la ateliero de Rioult.

Kvin monatojn poste, la 28-an de julio 1830 estis eldonitaj la Poésies (poezioj) de Théophile Gautier ĉe Mary. Bedaŭrinde tiu tago estis ankaŭ tiu de la barikadoj en Parizo kaj oni ne parolas pri la libro.

En 1836 pro financaj kialoj Théophile Gautier iĝis ĵurnalisto kaj aperigis la romanon Mademoiselle de Maupin, kiu iĝis skandalo.

Por la gazeto « La Presse », Théophile Gautier verkis kiel artokritikisto. Oni nombras pli ol mil kritikojn, kiujn li aperigis en la gazeto, kelkaj el ili estas kunigitaj en volumoj.

En 1840 Téophile Gautier restis dum ses monatoj en Hispanio kaj publikigis la vojaĝkajeron Voyage en Espagne (vojaĝo en Hispanio). Sekvis baldaŭ aliaj vojaĝoj: en 1845 al Alĝerio, en 1850 al Italio, en 1852 al Grekio kaj Turkio, en 1858 al Rusio kaj en 1862 al Egiptio. Al ĉiu vojaĝo sekvis eldono de vojaĝkajero.

En 1857, Gautier transloĝiĝis kun sia edzino, Ernesta Grisi (fratino de la dancistino Carlotta Grisi), siaj filinoj, Judith Gautier kaj Estelle, kiu poste edziniĝis al Émile Bergerat, kaj siaj du maljunaj fratinoj al Neuilly-sur-Seine, en malgrandan domon, kie li akceptis siajn amikojn: Baudelaire, Dumas fils, Ernest Feydeau, Gustave Flaubert, Puvis de Chavannes, Gustave Doré, k.a..

De Eugénie Fort, hispandevena virino multe pli juna ol li, li havis filon Théophile Gautier fils.

En 1862 li estis elektita prezidanto de la Société nationale des Beaux-Arts (societo nacia pri belartoj). Li estas konsiderata unu el la gravaj pensuloj de la estetikisma arta movado.

Tre tuŝita de la militaj eventoj de 1870, nome la francia-Prusia Milito, li mortis malsana en Parizo, kie li estis entombigita en la tombejo de Montmartre.

Verkoj redakti

Inter aliaj:

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti