Thüringerwald-Verein

La societo Thüringerwald-Verein (mallongigo: ThWV, pli malofte ankaŭ: TWV) fonditis en la 29-a de aŭgusto 1880 en Ilmenau. Kunfondinto estis Hermann Franke, honora membro ekz. la konata entomologo Otto Schmiedeknecht.

Thüringerwald-Verein
Thüringerwald-Verein 1880 e.V.
hiking club • conservation organization
Komenco majo 1880 vd
Lando(j) Germanio vd
Membro de Association of german hiking clubs vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Bismarckturm en Sitzendorf, konstruite fare de Th.W.V. Blechhammer en 1895
Tabulo muntita de la societo por la poeto Heinrich Jäger (1853-1914)
Kabano ĉe Ohrdruf konstruite en 1934 fare de Thüringerwald-Verein

Celoj iamaj redakti

La societo havis sume 134 filiojn kun 16 miloj da membroj. Ĝia celo estis la kunordigo de ĉiuj klopodoj flegi la ŝaton de Turingia Arbaro kaj plifaciligi ties viziton al ĉiuj. Jen listo de ĝiaj agadkampoj:

  1. Munto de vojindikiloj, aranĝo respektive plibonigo de padoj.
  2. Kreo de novaj belvederoj, ripozumlokoj, tranoktejoj.[1]
  3. Informo pri rekomendindaj padoj kaj intineroj; disvastigo de konfidindaj kartoj, gvidlibroj kaj bildoj.
  4. Kontrolo de gastejestroj, turistgvidantoj kaj transportistoj por malebligi eblan tromoj kaj tropostuligoj.

Organo ĝia nomiĝis "Thüringer Monatsblätter". Inter 1933 kaj 1945 la societo membris vole nevole ĉe Regna ligo por sporto (Reichsbundes für Leibesübungen).

Fama estis ekz. ilia konstruo de la kabano Hörselberghaus surmonte en Hörselberg-Hainich.

Refondo post 1990 en la oriento germana redakti

En la 22-a de septembro 1990 faritis refondo sub la nomo Thüringerwald-Verein 1880 e. V.. En 2016 ĝi konsistas el 36 filioj kun ĉ. 2.500 membroj migrademaj estante membro ĉe Deutscher Wanderverband. Sidejo ĝia estas en Bad Tabarz. Mejloŝtono societhistoria estis la 100-a Germana migradotago en la jaro 2000 en Schmalkalden; venis migrademuloj tien el tuta Germanio sub la moto Wandern macht Freu(n)de (Migrado kreas amikecojn). En la 16-a de junio 2001 anoj de Thüringerwald-Verein, de Rennsteigklubo 1896 kaj de Rhönklubo startis je migrado 363 kilometrojn longa disde Schmalkalden al Iserlohn. Ĝi bonvenigitis en la 5-a de julio 2001 ĉecele fare de Johannes Rau. En 2005, okaze de la 125-a datreveno fondiĝo en Ilmenau la klubo havis 2022 membrojn en 35 filiojn kaj 430 membrojn en la Koburga societo. Inter la plej gravaj aktivuloj nombriĝas Wolfgang Süße kiu estris ekde 1981 kaj engaĝiĝis inter 1992 kaj 2004 post la repermeso kluba en la eksa orientgermana zono. Posteulis lin en marto 2004 Jürgen Theile el Bad Blankenburg dume Süsse nomumitis honora prezidanto. Nuntempe la klubanoj zorgas pri la sekvantaj tranoktejoj kaj kabanoj: Alexandrinenhütte (Coburg), Wanderheim Bleßberg (Eisfeld-Saargrund), Suhler Hütte (Suhl), Leipziger Turm (Schmiedefeld), Wanderhütte "Maßkopf" (Floh-Seligenthal), Geisenhimmel-Hütte (Benshausen), Wanderhütte am Wetzstein (Lehesten) kaj Kolditzberg-Hütte (Probstzella).

Honoroj redakti

 
Thüringerwald-Verein, anoncvitrino de la filio en Bad Blankenburg

La sekvantaj societaj filioj ricevis la premion Eichendorff-plakedo:

Referencoj redakti

  1. Inter la multo da tiaj projektoj menciata estu la starigo de Fröbel-turo en Oberweißbach.
  2. http://www.wanderindex.de/wanderverbaende/hauptverband/eichendorffplakette.html
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-10-01. Alirita 2020-01-14.
  4. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-01-14. Alirita 2020-01-14.
  5. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-10-05. Alirita 2020-01-14.
  6. http://saalfeld.otz.de/web/lokal/leben/detail/-/specific/Eichendorff-Plakette-fuer-Thueringer-Waldverein-in-Lehesten-150773463[rompita ligilo]
  7. http://www.hoerselberg-bote.de/downloads/files/HBB-Nr.%2093.pdf
  8. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-10-05. Alirita 2020-01-14.

Eksteraj ligiloj redakti