Thanet estas iama insulo kiu situis ĉe la orienta marbordo de Kent, Anglio. Nun ĝi estas ligata al la ĉeflando per marĉoj. En 1672 velis la lasta ŝipo inter Thanet kaj la ĉeflando. La ĉefaj urboj estas Ramsgate, Margate kaj Broadstairs. Oficiale la ĉefloko estas la vilaĝo Minster, nomata pro antaŭa abatejo fondita dum la anglosaksa epoko. (Restaĵoj de la abatejo troveblas en domo ankoraŭ nomata Minster Abby, kiu eble estas la plej antikva konstruaĵo de Anglio loĝata seninterrompe.

Thanet
duoninsulo • former island [+]

AkvejoNorda maro
Koordinatoj51° 21′ N, 1° 23′ O (mapo)51.351.3833333333333Koordinatoj: 51° 21′ N, 1° 23′ O (mapo)

Thanet (Anglio)
Thanet (Anglio)
DEC
Thanet
Thanet
Map
Thanet
Vikimedia Komunejo:  Isle of Thanet [+]
vdr
Situo de Thanet en Kent

Ĝi estas loĝita ekde la ŝtonepoko kaj arkeologoj trovis prahistoriajn restaĵojn. La romianoj konstruis fortikaĵojn sur Thanet.

Kiam la brita reĝo Vortigern estis atakata de aliaj triboj, li petis helpon de la jutoj Hengest kaj Horsa, kaj laŭdire donis al ili Thanet kiel pago.

En 597 Aŭgusteno de Canterbury, kiam li venis al Anglio, alteriĝis unue ĉe Thanet.

Laŭ impost-registroj, Thanet havis la plej grandan popol-densecon de Kent en 1334-35. Ĝis lastatempe, ĝiaj kampoj produktis multe da greno: hodiaŭ la ĉefa industrio estas turismo, sed ankoraŭ restas grenkampoj.

En 1485 konstruiĝis la unua ponto liganta Thanet al la ĉeflando.