Anĝelo ruĝroba
The Angel Wore Red (angle, Anĝelo ruĝroba) kaj La sposa bella (itale, La bela edzino), estas ital-usona kunproduktoraĵo MGM/Titanus kaj primilita drama filmo de 1960, en kiu stelulas Ava Gardner kaj Dirk Bogarde. Ĝi estis reĝisorita de Nunnally Johnson kaj produktorita de Goffredo Lombardo laŭ scenaro de Johnson bazita sur la romano de 1953 The Fair Bride de Bruce Marshall.
Anĝelo ruĝroba | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | The Angel Wore Red |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 1960 |
Ĝenro | drama filmo |
Kameraado | Giuseppe Rotunno |
Reĝisoro(j) | Nunnally Johnson |
Produktisto(j) | Mario Missiroli • Titanus |
Scenaro | Nunnally Johnson • Giorgio Prosperi |
Filmita en | Katanio |
Loko de rakonto | Hispanio |
Muziko de | Bronisław Kaper |
Rolantoj | Ava Gardner • Dirk Bogarde • Joseph Cotten • Vittorio De Sica • Aldo Fabrizi • Arnoldo Foà • Finlay Currie • Rossana Rory • Enrico Maria Salerno • Franco Castellani • Nino Castelnuovo • Aldo Pini • Renato Terra • Gustavo De Nardo • Bob Cunningham |
Produktinta firmao | Metro-Goldwyn-Mayer |
IMDb | |
Giorgio Prosperi verkis la dialogon por la itala versio. La muzikon por la usona versio verkis Bronislau Kaper kaj por la itala versio Angelo Francesco Lavagnino.
Intrigo
redaktiUsona militĵurnalisto rakontas amaferan historion dum milito.
Juna katolika pastro Arturo Carrera (Dirk Bogarde) simpatias kun malriĉuloj en la Hispana Enlanda Milito, sed malkovras, ke aliaj pastroj tute ne priokupas tiukadre ĉar ili apogas la dekstrulajn insurekciintoj. Je bombardado sur la urbo li rifuĝiĝas ĉe bela kaj mistera virino nomita Soledad (Ava Gardner), kiu kaŝas lin en sia loĝejo. Luktante kontraŭ sia kredo, Arturo enamiĝas por Soledad kaj konsideras abandoni la pastrecon. Duma la respublika generalo Clave konfesas al la kapitano Botargus sian frustracion ĉar li devas batali kontraŭ aliaj hispanoj kaj per milito kiu montriĝas malfacila por la respubliko.
Geaktoraro kaj roluloj
redakti- Ava Gardner kiel Soledad
- Dirk Bogarde kiel Arturo Carrera
- Joseph Cotten kiel Hawthorne
- Vittorio De Sica kiel Respublika Generalo Clave
- Aldo Fabrizi kiel Canon Rota
- Arnoldo Foà kiel Insurekcianta maĵoro
- Finlay Currie kiel episkopo
- Rossana Rory kiel Mercedes
- Enrico Maria Salerno kiel kapitano Botargus