The English Patient (filmo)

The English Patient (La Angla Paciento) estas usona filmo de Anthony Minghella adaptita de la romano L'Homme flambé de Michael Ondaatje, aperinta en 1996.

The English Patient
Ralph Fiennes.jpg
Originala titolo The English Patient
Originala lingvo angla lingvo, araba lingvo, germana lingvo, itala lingvo
Kina aperdato 1996, 27 feb. 1997
Ĝenro romantika filmo, milita filmo, filma dramo, flashback film, filmo bazita de literatura verko, spionada filmo
Kameraado John Seale
Reĝisoro(j) Anthony Minghella
Produktisto(j) Saul Zaentz
Scenaro Anthony Minghella · Michael Ondaatje
Muziko de Gabriel Yared
Ĉefrolantoj Ralph Fiennes · Juliette Binoche · Willem Dafoe · Kristin Scott Thomas · Naveen Andrews · Colin Firth · Julian Wadham · Jürgen Prochnow · Nino Castelnuovo · Kevin Whately · Torri Higginson · Clive Merrison · Hichem Rostom · Geordie Johnson · Liisa Repo-Martell · Peter Rühring
Produkto Miramax · The Saul Zaentz Company
IMDb
Information icon.svg
vdr

RakontoRedakti

Meze de Dua mondmilito, viro, vojaĝanta kun virino, estas savita el flamoj de sia akcidentita aviadilo, fare de nomadoj en Saharo. Transdonita al Aliancanoj kaj grave brulita, il ne kapablas memori sian nomon kaj estas enskribita sub la nomo «angla paciento». Dum ĉiu translokiĝo de la kanada medicina regimento kiu sanigas lin, la paciento sekvas. Alveninta en Toskano en 1944, unu el la flegistinoj, Hana, ne plu elportas vidi siajn amikojn morti kaj ricevas permeson de sia superulo instali sin en forlasita monaĥejo por prizorgi la lastajn tagojn de la angla paciento.

Hana kaj ŝia paciento estas kunirataj de Caravaggio, kiu deklaras okupiĝis pri rilatoj inter Aliancanoj kaj italaj rezistantoj, kaj du senminigistoj estrataj de sika leŭtenanto Kip Singh. Ĉiu el la protagonistoj provas ekzorci la fantomojn kreitajn de la milito. Dum legadoj de Herodoto kaj diskutoj kun Caravaggio, la nekonato rememoras sian vivon antaŭ la milito, sub formo de retroiroj.

Li estas grafo László Almásy, aviadisto laboranta por arĥeologiaj ekspedicioj en la libia dezerto, kiujn li partoprenas ĉe la Britoj, en la 1930-aj jaroj, ĝis kiam la paro Clifton kuniras la teamon.

TeĥnikaĵojRedakti

RolularoRedakti

Personoj ĉefe aperantaj antaŭ milito:

Personoj ĉefe aperantaj kronologie de 1943 al 1945:

RekompencojRedakti

1997 Akademiaj PremiojRedakti

1997 Oraj Globoj, UsonoRedakti

  • Plej bona drama filmo
  • Plej bona Originala filmmuziko (Gabriel Yared)

1997 BAFTA, Unuiĝinta RegnoRedakti

Internaj ligilojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti