Malfermi la ĉefan menuon

The Hound of the Baskervilles

krimromano far Arturo Conan Doyle pri Sherlock Holmes
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon The Hound of the Baskervilles (1959).
Kovrilo de la unua eldono.

The Hound of the Baskervilles (La ĉashundo de la Baskerviloj) estas romano kies protagonisto estas Sherlock Holmes. Arthur Conan Doyle komencis ĝian verkadon en 1901 kaj finis ĝin en 1902. Ĝi estis tre populara, ĉar fanatikuloj estis atendantaj longan tempon novan rakonton de Sherlock Holmes. La kaŭzo estis ke Conan Doyle estis mortiginta Sherlock Holmes-on en la rakonto The Final Problem, kiu estis publikigita en 1893.

La libro temas pri kiel Holmes kaj lia amiko Doktoro Watson solvas la misteron de la morto de Sir Charles Baskerville. En la rakonto, homoj pensas, ke li mortis pro familia malbeno, ligita kun fihundo. En la fino, montriĝas ke la hundo estas trejnita granda hundo pentrita per farbo brilanta en mallumo por ŝajnigi ĝin fieca.

En tiu novelo, la maliculo Stapleton proponis la muĝadon de Granda botaŭro kiel klarigon de la bojado atribuata al la mita hundo.

Kinaj adaptojRedakti

Jaro Titolo Lando Reĝisoro Holmes Watson
1914 Der Hund von Baskerville, 1. Teil   Germanio Rudolf Meinert Alwin Neu None
1914 Der Hund von Baskerville, 2. Teil — Das einsame Haus
1914 Der Hund von Baskerville, 3. Teil — Das unheimliche Zimmer Richard Oswald
1915 Der Hund von Baskerville, 4. Teil
1920 Das dunkle Schloß   Germanio Willy Zeyn Eugen Burg Nil
1920 Das Haus ohne Fenster Erich Kaiser-Titz
1920 Dr. MacDonalds Sanatorium
1921 The Hound of the Baskervilles   Britio Maurice Elvey Eille Norwood Hubert Willis
1929 Der Hund von Baskerville   Germanio Richard Oswald Carlyle Blackwell George Seroff
1932 The Hound of the Baskervilles
(Laŭ IMDb, la sonbendo estis perdita, sed la vidbendo ankoraŭ ekzistas)
  Britio Gareth Gundrey Robert Rendel Frederick Lloyd
1937 The Hound of the Baskervilles   Germanio Carl Lamac Bruno Güttner Fritz Odemar
1939 The Hound of the Baskervilles   Usono Sidney Lanfield Basil Rathbone Nigel Bruce
1955 Der Hund von Baskerville   Germanio Fritz Umgelter Wolf Ackva Arnulf Schröder
1959 The Hound of the Baskervilles   Britio Terence Fisher Peter Cushing André Morell
1962 Bees Saal Baad (Post 20 jaroj)   Barato Biren Nag - -
1968 The Hound of the Baskervilles
Partoj 1 + 2 (el la Sherlock Holmes 1965 TV Serio)
  Britio Graham Evans Peter Cushing Nigel Stock
1971 The Hound of the Baskervilles (Собака Баскервилей)   Sovetunio A. F. Zinovieva Nikolay Volkov Lev Krugliy
1972 The Hound of the Baskervilles   Usono Barry Crane Stewart Granger Bernard Fox
1978 The Hound of the Baskervilles   Britio Paul Morrissey Peter Cook Dudley Moore
1981 The Hound of the Baskervilles (Собака Баскервилей)   Sovetunio Igor Maslennikov Vasilij Livanov Vitali Solomin
1982 The Hound of the Baskervilles   Britio Peter Duguid Tom Baker Terence Rigby
1983 The Hound of the Baskervilles   Britio Douglas Hickox Ian Richardson Donald Churchill
1983 Sherlock Holmes and the Baskerville Curse   Aŭstralio Ian McKenzie & Alex Nicholas Peter O'Toole (voĉo) Earle Cross (voĉo)
1988 The Hound of the Baskervilles   Britio Brian Mills Jeremy Brett Edward Hardwicke
1998 The Hound of the Baskervilles (BBC Radio Broadcasting)   Britio Enyd Williams Clive Merrison Michael Williams
2000 The Hound of the Baskervilles   Kanado Rodney Gibbons Matt Frewer Kenneth Welsh
2002 The Hound of the Baskervilles   Britio David Attwood Richard Roxburgh Ian Hart

En Esperanto aperisRedakti

Eksteraj ligilojRedakti