The Jazz Singer
The Jazz Singer ("La Ĵazo-kantisto") estas 1927-jara muzikala filmo direktita de Alan Crosland. Ĝi estas la unua plendaŭra filmo kun sinkronaj scenoj de dialogo nome la unua sonfilmo. Ĝi malfermis la komercan furoron de parolataj filmoj, kaj la malkreskon de silentaj filmoj. Aktoris en la filmo Al Jolson, kiu ludas ses kantojn. Ĝi estis verkita de Alfred A. Cohn, bazite de muzikala dramo de Samson Raphaelson.
La Ĵazo-kantisto | |
---|---|
Originala titolo | The Jazz Singer |
Produktadlando | ![]() |
Filmita en | ![]() |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 6-a de oktobro 1927 |
Daŭro | 89 minutoj |
Ĝenro | Muzikalo/Dramo |
Kameraado | Hal Mohr |
Buĝeto | Usona $422.000 |
Reĝisoro(j) | Alan Crosland Gordon Hollingshead |
Produktisto(j) | Jack Warner |
Scenaro | Alfred A. Cohn |
Laŭ la verko de | Samson Raphaelson (dramo) |
Muziko de | Louis Silvers |
Ĉefrolantoj | Al Jolson May McAvoy Warner Oland |
Produkto | Warner Bros. |
Distribuo | Warner Bros. |
IMDb | |
La filmo rakontas pri juda kantisto kiu defias sian patron por atingi sian revon iĝi ĵaz-kantisto.