The Manchurian Candidate (1962 filmo)

The Manchurian Candidate (anglalingve: "La Manĉuria Kandidato") estas politika drama filmo el la jaro 1962, adaptita de la romano de Richard Condon el la jaro 1959. La filmo estas direktita de John Frankenheimer, kaj aktoris Frank Sinatra, Laurence Harvey, Angela Lansbury, Janet Leigh. La filmo centre temas pri la filo de populara konservativa politika familio; li estis cerbolavita kiel senvola atencinto por la Internacia Komunista Konspiro. The Manchurian Candidate estis nacie eldonita merkredon, la 24-an de oktobro, je la pinto de la Kariba krizo.

La Manĉuria Kandidato
Sinatra kaj Harvey en "La Manĉuria Kandidato"
Sinatra kaj Harvey en "La Manĉuria Kandidato"
filmo
Originala titolo The Manchurian Candidate
Produktadlando  Usono
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 24-a de oktobro 1962
Daŭro 126 minutoj
Ĝenro Dramo/Mistero
Kameraado Lionel Lindon
Reĝisoro(j) John Frankenheimer
Produktisto(j) John Frankenheimer • George Axelrod
Scenaro George Axelrod
Laŭ la verko de Richard Condon
Filmita en  Usono
Loko de rakonto Nov-JorkoMadison Square Garden
Muziko de Dave Amram
Ĉefrolantoj Frank Sinatra
Laurence Harvey
Janet Leigh
Angela Lansbury
Laboratoriaj kaj optikaj efektoj The Howard Anderson Company
Produktinta firmao M.C. Productions
Distribuo United Artists
IMDb
vdr

Angela Lansbury kandidatis por Akademia Premio kiel plej bona subtena aktorino, kaj Ferris Webster kandidatis por plej bona film-redaktado. Plue, Lansbury estis nomumita kiel plej bona subtena aktorino de la National Board of Review kaj gajnis la Oran Globon por la plej bona subtena aktorino. La filmo estis elektita de la Usona Biblioteko de Kongreso kiel "kulture grava", kaj tial preservita ĉe la Usona Nacia Film-Registro.

La filmo estis refarita en 2004 kun Denzel Washington, Liev Schreiber kaj Meryl Streep en la ĉefaj roloj.