The Seafarers (La maristoj) estas la kvara filmo de Stanley Kubrick kaj tria dokumenta kurta filmo, farita por la sindikato de maristoj Seafarers International Union, reĝisorita en Junio 1953. La filmo estas la unua de Kubrick filmita kolore.[1]

The Seafarers
mallonga filmo
Originala titolo The Seafarers
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1953
Ĝenro dokumenta filmo
Kameraado Stanley Kubrick
Reĝisoro(j) Stanley Kubrick
Muziko de Stanley Kubrick
IMDb
vdr

Ĝi priskribis la logistikon de demokrata sindikato kaj fokuzas pli al la komforto de marlaboro ol al la agado de la sindikato mem. Por la kafeteria sceno en la filmo, Kubrick elektis relfilmilon por priskribi la vivon de la marista komunumo; tiu tipo de filmado estos poste persona subskriba tekniko. La sekvenco de Paul Hall, sekretari-trezorero de SIU Atlantiko kaj Golfo, parolanta al membroj de la sindiktao rememoras pri scenoj el filmoj de Eisenstein nome Striko (1925) kaj Oktobro (1928).[2] Day of the Fight, Flying Padre kaj The Seafarers estas la nuraj survivantaj dokumentaj filmoj de Kubrick; sed kelkaj historiistoj kredas, ke li faris ankaŭ aliajn.[3]

Notoj redakti

  1. Duncan, Paul (2008). Stanley Kubrick: Visual Poet 1928-1999. Taschen. p. 28. Alirita la 9an de Septembro 2020.
  2. Duncan 2003, p. 28.
  3. Thuss 2002, p. 110.

Bibliotekoj redakti