Bob Marley and the Wailers

(Alidirektita el The Wailers (1963–1974))

Bob Marley and the Wailers estis bando el Jamajko de regeo estrita de Bob Marley. Ĝi disvolviĝis el pli frua voĉa grupo de skao, nome the Wailers, kreita de Marley kun Peter Tosh kaj Bunny Wailer en 1963. Ĉirkaŭ la fino de 1963 kantistoj Junior Braithwaite, Beverley Kelso, kaj Cherry Smith estis aliĝintaj. Ĉirkaŭ la komenco de la 1970-aj jaroj, Marley kaj Bunny Wailer estis lernintaj ludi kelkajn instrumentojn kaj fratoj Aston "Family Man" Barrett (baso) kaj Carlton Barrett (drumoj), estis aliĝintaj al la bando. Post Bunny Wailer kaj Peter Tosh lasis la bandon en 1974, Marley ekturneis kun novaj bandanoj. Lia nova apogbando estis formita de la fratoj Barrett, Junior Marvin kaj Al Anderson je la ĉefa gitaro, Tyrone Downie kaj Earl "Wya" Lindo je la klavaroj, kaj Alvin "Seeco" Patterson je perkutado. La bando "I Threes", konsistanta el Judy Mowatt, Marcia Griffiths, kaj la edzino de Marley, nome Rita, havigis la apogajn voĉojn.

Bob Marley & The Wailers

Diskoj redakti

  • The Wailing Wailers (1965)
  • Soul Rebels (1970)
  • Soul Revolution (1971)
  • The Best of The Wailers (1971)
  • Catch a Fire (1973)
  • Burnin' (1973)
  • Natty Dread (1974)
  • Rastaman Vibration (1976)
  • Exodus (1977)
  • Kaya (1978)
  • Survival (1979)
  • Uprising (1980)
  • Confrontation (1983)