Thea de HAAS (naskiĝinta la 30-an de oktobro 1885 en Berlino, mortinta la 2-an de majo 1976 en Nazza) estis germana pentristino kaj verkistino.

Thea de Haas
Persona informo
Naskiĝo 30-an de oktobro 1885 (1885-10-30)
en Berlino
Morto 2-an de majo 1976 (1976-05-02) (90-jaraĝa)
en Nazza
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo pentristo • verkisto
vdr

Vivo redakti

Estante filino de majoro kaj verkistino ŝi venis, post la patra morto, kune kun patrino kaj unu fratino al Eisenach. Post la edziniĝo al la protestantisma pastoro Rudolf de Haas ŝi restadis en Koblenz kaj Bruĝo. En decembro 1911 ŝia edzo vokitis al Nazza en la Distrikton Wartburg por deĵori en Nazza kaj Hallungen ĝis majo 1913.

Tie en Turingio ŝi tre amikiĝis kun la enloĝantaro kaj trovis multajn belajn motivojn en la ĉirkaŭaĵoj. En 1914 la paro faris, post la progeedziĝvojaĝo, duan vojaĝon al Afriko. Pro la eksplodo de la Unua mondmilito ŝi nur sep jarojn patrujen; intertempe la edzo estis kaptitisto en Kairo. Reveninte ŝi ankaŭ sociale agis.

La afrikaj travivaĵoj priskribatas en la libroj Ursel reist nach Afrika kaj Urwaldhaus und Steppenzelt. La unue citita verko malpermesitis en 1946 en la sovetie okupita zono de Germanlando.[1]

En Nazza nomitis en 1992 infanĝardeno por ŝi. Multaj ŝiaj bildoj posedatas de familioj de Nazza. Eĉ la preĝejo havas altaran bildon de ŝi pri la Prediko sur la monto. La unuajn trejnadhorojn pentrajn ŝi estis havinta en Metz. La ruldometo, kiu servis al ŝi dum pentraj ekskursoj, donacitis en 1950 al la filo Wolfgang.

Verkoj redakti

  • Piet Nieuwenhuizen der Pfadfinder Lettow-Vorbecks. 2 vol. 1922.
  • Urwaldhaus und Steppenzelt. Leipzig 1926.
  • Ursel reist in Afrika. Berlin 1931.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti