Theodor Herzl
Theodor HERZL [tEodor hErcl] (naskiĝis 2-an de majo 1860 en Peŝto en Aŭstrio-Hungario, mortis la 3-an de julio 1903 en Reichenau-Edlach) estis aŭstra ĵurnalisto kaj verkisto. Li estas konsiderata unu el la decidaj personoj kiuj kreis cionismon, do rezulte de la ŝtato Israelo.
Theodor Herzl | |||||
---|---|---|---|---|---|
prezidanto | |||||
![]() Fondinto de cionismo
| |||||
Persona informo | |||||
Theodor Herzl | |||||
Naskonomo | בִּנְיָמִין זְאֵב הֶרְצֵל | ||||
Naskiĝo | 2-an de majo 1860 en Peŝto, Hungara reĝlando | ||||
Morto | 3-an de julio 1904 (44-jara) en Edlach, Malsupra Aŭstrio | ||||
Mortis pro | pneŭmonito [#] | ||||
Tombo | Monto Herzl [#] | ||||
Religio | judismo [#] | ||||
Etno | Jews in Hungary [#] | ||||
Lingvoj | germana • hungara • hebrea [#] | ||||
Loĝloko | Vieno [#] | ||||
Ŝtataneco | Hungario • Cislajtio [#] | ||||
Alma mater | Universitato de Vieno [#] | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Memorigilo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patrino | Jeanette Herzl [#] | ||||
Edz(in)o | Julie Naschauer [#] | ||||
Infanoj | Hans Herzl [#] | ||||
Parencoj | Stephen Norman [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto • advokato • verkisto [#] | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | La Juda Ŝtato | ||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||




En la hebrea lingvo oni nomas lin "Binjamin Ze'ev" (בנימין זאב).
BiografioRedakti
Li estis la dua infano de Jakobo kaj Jeanette Herzl, kiuj estis germanlingvaj asimiligitaj judoj. Ili loĝis en la brikdomo ĉe la strato Tabak (germane: Tabak Gasse), apud la Granda Sinagogo de Budapeŝto. En 1896, kiam en Parizo manifestiĝis kontraŭjudaj tendencoj, li verkis la libron Der Judenstaat (germane, en Esperanto "La Juda Ŝtato"), en kiu li proponis la kreadon de ŝtato por judoj. La libro defendis la opinion, ke judoj ne povas esperi pacan kaj justan vivon inter aliaj popoloj; ĝi poste estis idea bazo de la fondo de Israelo. La oficiala proklamo de Israelo en Tel-Avivo je la 4-a de majo 1948 okazis sub portreto de Herzl. Pretere, L. L. Zamenhof, kiu estis aktiva en la cionisma movado ĝis 1886 aŭ 1887, ne subtenis la ideojn de Herzl; lia celo estis paca kunvivado de la religioj surbaze de hilelismo.
VerkojRedakti
En EsperantoRedakti
- La Juda Ŝtato, traduko de Bernard Serzer, eldonejo Literatura Mondo 1934
En aliaj lingvojRedakti
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Der Judenstaat Arkivigite je 2004-10-13 per la retarkivo Wayback Machine (originala teksto de la libro)
- angla traduko[rompita ligilo] de "Der Judenstaat"