Theodor Körner

Karl Theodor KÖRNER (naskiĝis la 23-an de septembro 1791 en Dresdeno, mortis la 26-an de aŭgusto 1813 ĉe Gadebusch, Meklenburgo, Germanio) estis germana poeto. Lia patro estis la juristo Christian Gottfried Körner, amiko de Friedrich von Schiller.

Theodor Körner
Karl Theodor Körner.jpg
Persona informo
Naskiĝo 23-an de septembro 1791 (1791-09-23)
en Dresdeno
Morto 26-an de aŭgusto 1813 (1813-08-26) (21-jara)
en Rosenow
Mortis pro mortis en batalo [#]
Tombo Wöbbelin [#]
Lingvoj germana lingvo [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Alma mater Kruclernejo [#]
Familio
Patro Christian Gottfried Körner [#]
Gefratoj Emma Körner [#]
Profesio
Okupo poeto • verkisto [#]
Aktiva en FreibergLeipzig [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr
Monumento por la poeto sur la pinto de la monto Smrk

Körner havis sukceson precipe kiel dramverkisto. Lia entuziasma engaĝiĝo en la patriliberiga batalo kontraŭ Napoleono la 1-a faris lin siatempe tre populara poeto.

VivoRedakti

Körner pasigis la junulajn jarojn en ĉirkaŭaĵo tre favora por la spirita kaj klera evoluoj. Inter 1808 kaj 1810 li frekventis la Teknikan lernejon de Freiberg (kiun tiam estris Abraham Gottlob Werner) antaŭ ol studi jursciencon en Lepsiko. Altlerneje al li malpermesitis en 1811 daŭra studenteco pro politika engaĝiĝo. Li do iris Berlinon kie li ŝanĝis la fakultatojn studonte historion kaj filozofion. Malsaniĝinte li restis en somero 1811 en Karlovy Vary kaj iris en aŭgusto samjare Vienon kie li fianĉinigis en 1812 la aktorinon Antonie Adamberger. En januaro 1813 li ekdungitis kiel kortega teatra poeto.

Jam en Lepsiko li furoris per la poezia kolekto »Knospen« (1810). Sekvis inter 1811 kaj 1833 en rapida sinsekvo operaj libretoj kaj dramaj poemoj kiel: »Die Braut«, »Der grüne Domino«, »Der Nachtwächter«, »Toni« (dramatigo malakurata de la kleist-a rakonto »Die Verlobung in Santo Domingo«), »Die Sühne«, »Zriny«, »Hedwig«; senteblis ĉie la influoj kiel de Friedrich von Schiller tiel de August von Kotzebue.

Kiam Prusio vokis al la armilojn por batali kontraŭ la trupoj de la franca tirano Napoleono Bonaparte, li aniĝis en la 19.3.1813 en Vroclavo al la libera korpuso de Ludwig Adolf Wilhelm von Lützow. Baldaŭ Körner fariĝis leŭtenanto. Estante adjutanto de Lützow li grave vunditis dum atenco apud Kitzen en la 17.6.1813. Danke al amikoj li sukcese atingis Lepsikon kaj poste la kuraclokon Karlovy Vary. Post resaniĝo li retrafis la samkorpusanojn.

Post armistica fino (17.8.) la menciita korpuso ricevis specialajn taskojn kaj batalis kvazaŭ ĉiutage. Du tagojn post la verko de sia cignokanto »Schwertlied« li falis en surstrata malamika interpuŝiĝo kaj entombigitis ĉe la vilaĝo Wöbbelin sub malnova kverko. La suvereno de Meklenburgo-Schwerin donacis la placon ĉirkaŭ la arbo al lia patro Christian Gottfried Körner; oni tie ne nur starigis gisferaĵon honorigan sed ankaŭ entombigis la fratinon Emma mortinta en 1815 pro ĉagreno prifrat-perda. Ankaŭ la patro finfine entombigitis tie (1831), la onklino Dora Stock (1832) kaj la patrino (1843).

Graveco kaj honorojRedakti

Kiel poeto Körner eterne glorigis sin per spirito idealisma kaj mortmaltimanta spirito de siaj kantoj en »Leier und Schwert« (Berlino 1814). Liaj teatraĵoj aperis unue ĉe »Dramatische Beiträge« (Vieno 1814) kaj ĉe »Poetischer Nachlaß« (Lepsiko 1814; eldonanto estis lia patro). La unua verkara kompleteldono kun biografio grava fare de Christoph August Tiedge eldonitis de Streckfuß (Berlino 1834). Körner-muzeon kun relikvoj kaj leteroj de la poeto kaj de ties parencoj kun multo da aliaj aferoj tiurilataj (deseĝnaĵoj, bildoj, bustoj, medaloj, presitaĵoj, manuskriptoj, aŭtografoj ktp.) malfermis en 1873 en Dresdeno en ties naskiĝdomo E. Peschel. Pri tio eksresponsis en 1885 la urbo mem. En 1871 starigitis en Dresdeno statuo lia sur Georgo-placo, alia sur Körnerwall-muraro en Bremeno, tria en 1895 sur montopinto de Landeskrone apud Görlitz. Ne forgesindas la longa memoro pri Körner iniciate sur Kastelo Löbichau fare de dukino Dorothea von Kurland.

LiteraturoRedakti

  • Karl Berger: Theodor Koerner. Bielefeld 1912
  • Hartmut Brun: Theodor Körner und der Krieg an der Niederelbe. Mahn- und Gedenkstätten Wöbbelin – Theodor-Körner-Gedenkstätte (1991)
  • Erhard Jöst: Der Heldentod des Dichters Theodor Körner. Der Einfluß eines Mythos auf die Rezeption einer Lyrik und ihre literarische Kritik. In: Orbis litterarum 32 (1977), p. 310–340
  • Erhard Jöst: Der Dichter als Idol. Zum zweihundertsten Geburtstag von Theodor Körner (23. September 1991). In: Der Deutschunterricht, Heft 4/1991, p. 90–99
  • Erhard Jöst: „Die Kunst verlangt ein Vaterland“. Theodor Körner und die Wirkungsweise patriotischer Literatur. Broschüre, hrsg. von der Projektgruppe Gedenkstättenarbeit in Mecklenburg-Vorpommern, Schwerin 1997
  • Erhard Jöst: „Weint nicht um mich, beneidet mir mein Glück!“ Die Erinnerung an Theodor Körner und der Stellenwert seiner Lyrik. In: Österreich in Geschichte und Literatur, Heft 4–5, 2002, p. 295–308
  • Erhard Jöst: „Vaterland! dir woll’n wir sterben!“ Theodor Körner: Dichter, Freiheitskämpfer, Patriot und Idol. In: Einst und Jetzt Band 58 (2013), p. 13–48
  • Erhard Jöst: Opfertod fürs Vaterland. Der literarische Agitator Theodor Körner. In: Dichtung und Wahrheit. Jahrbuch „Krieg und Literatur“ XXI/2015, p. 7–46
  • Adolf Kohut: Theodor Körner: Sein Leben und seine Dichtungen: Eine Säcularschrift auf Grund der besten und zuverlässigsten Quellen, Berlin 1890
  • Fritz Löffler: Theodor Körner. Dichter und Freiheitsheld. Dresden: Heimatwerk Sachsen, v.-Baensch-Stiftung 1938. (= Große Sachsen – Diener des Reiches; 9)
  • Emil Peschel, Eugen Wildenow: Theodor Körner und die Seinen. Leipzig 1898
  • Emil Peschel, Eugen Wildenow: Theodor Körner und die Seinen. Zweiter Band. Leipzig 1898
  • Emil Peschel: Körner-Bibliographie: Zum 23. Sept. 1891, dem 100jähr. Geburtstage Theodor Körners zsgest. Leipzig 1891.
  • Albert Portmann-Tinguely: Romantik und Krieg. Eine Untersuchung zum Bild des Krieges bei deutschen Romantikern und „Freiheitssängern“. Adam Müller, Joseph Görres, Friedrich Schlegel, Achim von Arnim, Max von Schenkendorf und Theodor Körner. Freiburg, Schweiz: Univ.-Verl. 1989. (= Historische Schriften der Universität Freiburg; 12), ISBN 3-7278-0634-6
  • Oskar F. Scheuer: Theodor Körner als Student. Bonn 1924
  • Maximilian Schmitz-Mancy: Erläuterungen zu Körners 'Zriny'. Paderborn: Schöningh (1916) (= Schöninghs Erläuterungsschriften zu deutschen und ausländischen Schriftstellern; 25)
  • Till Gerrit Waidelich: Der vierjährige Posten von Theodor Körner als Libretto „in der Art eines Finales“ für 21 Opern, Bericht über den Internationalen Schubert-Kongreß Duisburg 1997 Franz Schubert – Werk und Rezeption Teil II: Bühnen- und Orchesterwerke, Kammer- und Klaviermusik (Schubert-Jahrbuch 1998), Duisburg Kassel 2000, p. 57–77
  • Ernst Weber: Der Krieg und die Poeten. Theodor Körners Kriegsdichtung und ihre Rezeption im Kontext des reformpolitischen Bellizismus der Befreiungskriegslyrik. In: Die Wiedergeburt des Krieges aus dem Geist der Revolution, hg. v. Johannes Kunisch und Herfried Münkler, Berlin 1999, p. 285–325
  • Heinrich Weber: Theodor Körner als Freiberger Montane, Leipziger Thüringer und Berliner Westphale. In: Einst und Jetzt, Bd. 4 (1959), p. 5–41.
  • Artur Wenke: Theodor Körner. Ein Dichter- und Heldenleben. Dresden 1913
  • Albert Zipper: Theodor Körner. Leipzig 1900. (= Dichter-Biographien; 4)
  • Frank Bauer: Carl Theodor Körner. Poet-Patriot-Freiheitskämpfer (Kleine Reihe Geschichte der Befreiungskriege 1813–1815, SH 10 (Doppelheft)), Altenburg 2017.

FontoRedakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol 11. Leipzig 1907, p. 502-503, (surrete.)

Eksteraj ligilojRedakti