Theodor Linschmann

Heinrich Theodor LINSCHMANN (naskiĝinta la 16-an de decembro 1850 en Leutenberg-Schweinbach, mortinta la 18-an de majo 1940[1] en Meiningen) estis germana luterana pastoro kaj biblioteka direktoro. Krome li gravis lingviste por la eŭska lingvo.

Theodor Linschmann
Persona informo
Naskiĝo 16-an de decembro 1850 (1850-12-16)
en Schweinbach
Morto 1-an de majo 1940 (1940-05-01) (89-jaraĝa)
en Meiningen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Regno
Okupo
Okupo bibliotekistoverkistolingvistopastoro
vdr

Vivo redakti

La filo de instruisto frekventis la gimnazion en Rudolstadt antaŭ studado de teologio kaj lingvistiko inter 1870 kaj 1873 en Jena. Studentece li iĝis en 1870 ano de la studenta korporacio Sängerschaft zu St. Pauli Jena.[2] Post du pluraj jaroj da helpa predikisteco en Rudolstadt li transprenis sinsekve la paroĥujojn en Magdala, Lehnstedt kaj Willerstedt.

Krom ekleziaĵoj li antaŭenigis tre siajn lingvistikajn esplorojn. Grava kontribuaĵo por la historio de la filologio eŭska estis lia tre detalema adaptado de la versio de la Nova Testamento kreita fare de Joanes Leizarraga en la 16-a jarcento (I. Leiçarragas Baskische Bücher von 1571); tion Linschmann eldonis kun la germana romanistikisto Hugo Schuchardt en la jaro 1900-a.

En 1901 li forlasis la eklezian servadon por fari staĝon ekde al 1.9.1901 ĉe la biblioteko de la Universitato de Lepsiko. Celo lia estis prepariĝi je la bibliotekista laboro kaj daŭrigi filologiaĵojn. Nur unu jaron poste, en al 1.9.1902 li vokitis je la Duka publika biblioteko de Meiningen. Tie li establis modernan katalogsistemon malfermonte la tezorojn librajn al la interesiĝanta publiko.

Krome Linschmann publikigis multajn eseojn, i.a. en la hilgenfels-a fakgazeto pri scienca teologio, ĉe "Der Eckart", ĉe "Deutsche Literaturzeitung", krome de tempo al tempo ankaŭ por la aldonitaĵoj ĉe la ĵurnalo "Meininger Tageszeitung". La de li fondita kaj en 1907 aperinta bibliografio de Ludwig Bechstein validas ĝis nun kiel neneglektebla helpilo de serioza pribechstein-a esploro.

En 1912 Linschmann nomumitis honora membro de la Eŭskara kongreso por Germanujo. En la 1.4.1920 li avancigitis je ŝtata oficisteco. En 1921 li nomumitis pro ŝatado de meritoj liaj kiel publikaj tiel sciencaj fremdlanda membro de la en 1919 fondita Reĝa akademio pri al eŭskara lingvo en Bilbao. Retiriĝo el la aktiva profesia vivo estis en la 1.6.1927.

Verkoj redakti

  • La relevancia de la investigación vasco-ibérica (Die Bedeutung der baskisch-iberischen Forschung) Euskara, Berlin, 1, 1886, p. 2–5
  • A modo de introducción a la lengua vasca (enkonduko en la eŭskaran) Euskara, Berlin, 1, 1886, p. 5-6
  • kun Karl Hannemann: Borrador de estatutos de la "Sociedad Vasca" de Berlín (skizo de la statutoj de la Eŭskara societo) Euskara, Berlin, 1, 1886, p. 6–8
  • Bonav. Vulcanius sobre el euskara (Bonaventura Vulcanius pri la eŭska) Euskara, Berlin, 4, 1888, p. 28–30
  • Jos. S. Scaliger sobre el euskara (Jos. S. Scaliger pri la eŭska) Euskara, Berlin, 5, 1888, p. 36–37
  • Otro punto de vista, Euskara, Berlin, 6, 1889, p. 45–47
  • La epístola de Judas en la traducción de Leiçarraga, Euskara, Berlin, 7, 1889, p. 54–56
  • Los dos ejemplares del Nuevo Testamento de Leiçarraga que se encuentran en Alemania, Euskara, Berlin, 9, 1891, p. 68–69
  • Obras recientes y muy recientes sobre gramática vasca, Euskara, Berlin, 9, 1891, p. 69–70
  • kune kun Hugo Schuchardt: Los libros en euskera de J. Leiçarraga (1571): Neues Testament, Kalender und Abc (I. Leiçarragas baskische Bücher von 1571: Neues Testament, Kalender und Abc) Mit Unterstützung der Kais. Akademie der Wissenschaften zu Wien, K. J. Trübner, Strassburg 1900* Reseña de Uhlenbeck (Zu Uhlenbeck, C.C., Beiträge zu einer vergleichenden Lautlehre der baskischen Dialecte) Literarisches Zentralblatt Leipzig, 1903
  • Abhandlung „Die Dichterbrüder Sebastian, Ulrich und Peter Franck“. (=Zeitschrift für Gottesdienst und kirchliche Kunst, Heft 1) 1903
  • Ludwig Bechsteins Schriften, zum 75-jährigen Jubiläum des Hennebergischen altertumsforschenden. Brückner & Renner, 1907

Referencoj redakti

  1. Verzeichnis der seit Abschluß von Jahrgang 30 (1939) verstorbenen Bibliotheksbeamten, eldonis Verein Deutscher Bibliothekare (=Jahrbuch der Deutschen Bibliotheken, 31), Leipzig 1940, p. 226
  2. Paul Meißner (eld.): Alt-Herren-Verzeichnis der Deutschen Sängerschaft. Leipzig 1934, p. 220.

Literaturo redakti

  • personaj dokumentoj el la postlasitaĵoj de Linschmann
  • Schriften des Thüringischen Staatsarchives Meiningen, Band 3, Archiv und Regionalgeschichte, p. 207ss, "Die Bibliothek unter Leitung Theodor Linschmanns"

Eksteraj ligiloj redakti