Theodor Zwinger

svisa fizikisto

Teodoro Zvingero la 1-a (1533-1588) estis svisa kuracisto, humanisto kaj erudiciulo. Li estis la unua reprezentanto de eminenta familio de akademiuloj en Bazelo. Lia ĉefa verko "Theatrum Humanae Vitae" eble estas la plej granda kolekto da ordinaraj eltiraĵoj de antikvaj tekstoj. Inter 1565 kaj 1604, ĝi publikigiĝis per kvin plilarĝigitaj eldonoj atingante 5 mil dukolumnajn paĝojn.[1] Li estis profesoro pri medicino de Petro Severino (1542-1602), Thomas Muffet (1552-1604) kaj Johannes Nicolaus Stupanus (1542–1621)[2] en la Universitato de Bazelo.[3]

Theodorvs Zvingervs Primus
(1533-1588)
Svisa kuracisto kaj erudiciulo kaj profesoro en la Universitato de Bazelo
Svisa kuracisto kaj erudiciulo kaj profesoro en la Universitato de Bazelo
Persona informo
Naskiĝo 2-a de Aŭgusto 1533
en Bazelo, Svisio
Morto 10-a de Marto 1588
en Bazelo, Svisio
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Svislando vd
Alma mater Universitato de Parizo
Universitato de Bazelo
Universitato de Liono
Universitato de Padovo
Familio
Infanoj Jakob Zwinger vd
Profesio
Okupo kuracisto • lerneja majstro • universitata instruisto • verkisto vd
Laborkampo medicino vd
Doktoreca konsilisto Petrus Ramus vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Zvingero estis filo de Leonhard Zwinger, furaĝisto kiu iĝis bazela civitano en 1526. Lia patrino estis Christina Herbster, fratino de Johano Oporino, fama presisto kaj humanisto. Post la morto de sia patro, lia patrino edziĝis al famkonata humanisto Conrad Lycosthenes (1518-1561).

Zvingero studis en la universitatoj de Bazelo, Liono kaj Parizo antaŭ ol doktoriĝi pri medicino en la Universitato de Padovo gvidata de la filozofo kaj kuracisto Bassiani Landi (floris 1555-1562).[4], kiu estis sukcedanto de Giovanni Battista Monte (1498-1551). En Parizo, li studis kun la ikonoklasta filozofo Petrus Ramus.

Li aliĝis al la fakultato de la Universitato de Bazelo kiel membro de la "konsilio pri medicina fakultato"[5] ekde 1559. En Bazelo, li okupis sinsekvajn katedrojn pri la Greka (1565), Etiko (1571) kaj fine pri teoria medicino (1580). Kvankam li komence estis kontraŭa al la principoj de Paracelsus, iom post iom li interesiĝis pri la medicina kemio de la fama alkemiisto. Thomas Muffet kaj Petrus Severinus estis kelkaj sekvantoj de Paracelsus al kiuj li pli poste asociiĝis.

Lia verko "Teatro de la homvivo" estas konsiderata unu el la plej ampleksaj kolektoj da konadoj jam kompilitaj de unu sola individuo en la frua moderna periodo. Sendube li uzis kiel bazon ĉiujn konojn ricevitajn de sia duonpatro Conrad Lycosthenes por la kreado de tiu verko. Lia filo Jakob Zwinger (1569-1610) dum kelka tempo estis eldonanto de lia verko "Theatrum". Lia nevo Theodor Zwinger la Juna (1597-1654) estis eminenta predikisto kaj profesoro pri teologio.

 
"Methodus apodemica", verko eldonita de Teodoro Zvingero en Bazelo, en 1577.

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti