Theodor Zwinger la 3-a

Theodor ZWINGER la 3-a (1658-1724) estis svisa kuracisto kaj universitata profesoro. Kune kun Jakob Bernoulli la 1-a (1654-1705), li estas rigardata kiel unu el la unuaj eksperimentaj natursciencistoj en Svisio. En 1684, li plenumis sennombrajn eksperimentojn pri kemio kaj fiziko.

Theodor Zwinger la 3-a
medicus Helvetica
medicus Helvetica
Persona informo
Naskiĝo 26-a de Aŭgusto 1658
en Bazelo, Svisio
Morto 22-a de Aprilo 1724
en Bazelo, Svisio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Svislando vd
Alma mater Universitato de Bazelo
Universitato de Parizo
Universitato de Liono
Universitato de Padovo
Nacia Akademio de la Sciencoj Leopoldina
Prusa Akademio de Sciencoj
Universitato de Zuriko
Familio
Patro Johann Zwinger vd
Gefratoj Johann Rudolf Zwinger vd
Infanoj Johann Rudolph Zwinger • Friedrich Zwinger vd
Profesio
Okupo kuracisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En 1684 li estis membro de la Nacia Akademio de la Sciencoj Leopoldina kaj en 1706 li iĝis membro de la Prusa Akademio de Sciencoj. Li estis filo de Johannes Zwinger (1634-1696), frato de Johannes Zwinger la juna (1674-1723), kaj patro de du renomaj kuracistoj Johann Rudolph Zwinger la juna (1692-1777) kaj Friedrich Zwinger (1707-1776). Li estis nevo, laŭ pripatrina flanko, de la fama presisto Johano Oporino.

Biografio redakti

Li studis en Liono, Parizo kaj Padovo, kaj pli malfrue li instruis la grekan, moralecon, politikon kaj fizikon en sia naskiĝurbo. Li komencis studi artojn en la Universitato de Bazelo inter 1672 kaj 1675. Poste, li komencis studi medicinon kaj pluigis siajn studojn en liberaj lernejo por kuracistoj en Schaffhausen kaj Zuriko ekde 1678.

Tie li plibonigis siajn konojn pri botaniko kaj naturhistorio kaj konatiĝis kun Conrad Gesner kaj la kuracisto kaj naturalisto Johann Jakob Scheuchzer (1672-1733). Li ricevis sian doktoriĝan diplomon en Bazelo, en 1680. Plibonigante siajn primedicinajn konojn en Ĝenevo, Parizo kaj Strasburgo, li iĝis profesoro pri retoriko en Bazelo, en 1684, kaj ekprenis la katedron pri fiziko en 1687.

En 1700, oni proponas al li la unuan katedron pri medicino en la Universitato de Lejdeno, sed malgraŭ insisto de la landgrafo de Hesio-Kaselo kaj de la prusa reĝo, nenio igis lin lasi sian naskiĝurbon. Tiuepoke li estis nomumita persona kuracisto kaj konsilisto de la duko de Württemberg kaj de Frederiko la 7-a (1647-1709), markizo de Baden-Dourlach.

La samajn titolojn li ricevis el pluraj princoj el diversaj urboj en Germanio. En 1703 li ekinstruis anatomion kaj botanikon kaj en 1711 li iĝis profesoro pri teoria kaj praktika medicino. La urbo Frajburgo im Brajsgaŭ estis trafita de pestepidemio en 1710, kaj la aŭtoritatuloj petis liajn prizorgojn. Li pasadis la tagojn vizitante la malsanularon kaj vespere li redaktis siajn observadojn.

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

  • Johano Oporino (1507-1568) pripatrina onklo
  • Conrad Gesner (1516-1565)
  • Theodor Zwinger (1533-1588) lia praavo
  • Jakob Zwinger (1569-1610) lia avo
  • Theodor Zwinger la 2-a (1597-1654)
  • Johannes Zwinger (1634-1696) lia patro
  • Johann Jakob Scheuchzer (1645-1688)
  • Jakob Bernoulli la 1-a (1654-1705)
  • Johann Rudolph Zwinger la maljuna (1660-1708) lia frato
  • Johannes Zwinger la juna (1674-1723) apotekisto kaj lia frato
  • Johann Rudolph Zwinger la juna (1692-1777) lia filo kaj anatomo
  • Friedrich Zwinger (1707-1776) lia filo kaj kuracisto

Referencoj redakti