Theodore Sturgeon naskita Edward Hamilton Waldo (1918–1985) estis usona verkisto, ĉefe de fantasto, sciencofikcio kaj hororfikcio. Li ankaŭ estis kritikisto. Li verkis proksimume 400 recenzojn kaj pli ol 200 rakontojn. Lia nomo estis laŭleĝe ŝanĝita ĉe 11-jaraĝo post la eksedziĝo de sia patrino kaj reedziniĝo al William Dicky Sturgeon.[1]. Li uzis la plumnomon "E. Waldo Hunter" en ĉe Astounding Science Fiction kaj "Teodoro H. Sturgeon" ĉe siaj fruaj verkoj.

Theodore Sturgeon
Persona informo
Naskonomo Edward Hamilton Waldo
Aliaj nomoj E. Waldo Hunter
Naskiĝo 26-an de februaro 1918 (1918-02-26)
en Staten-Insulo
Morto 8-an de majo 1985 (1985-05-08) (67-jaraĝa)
en Eugene, Oregono
Mortokialo pneŭmonito
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Familio
Patro Edward Molineaux Waldo
Frat(in)o Peter Assheton Sturgeon
Okupo
Okupo romanisto • literaturisto • aŭtobiografo • verkistoscenaristo • literaturkritikisto • sciencfikcia verkisto • ĵurnalisto
Verkoj More Than Human
Microcosmic God
I, Libertine
Amok Time
vdr

Li vendis sian unuan historion en 1938 al la McClure Syndicate, kiu aĉetis multe de sia frua laboro. Sturgeon fantomverkis je Ellery Queen la romanon The Player on the Other Side.

Sturgeon verkis scenaron al du epizodojn de Star Trek: The Original Series: Shore Leave" (1966) kaj "Amok Time" (1967). Ankaŭ li skribis plurajn epizodojn de Star Trek, kiuj neniam estis produktitaj. Li ankaŭ scenarigis epizodon The Pylon Express de la porinfana sabata televidserio Land of the Lost 1975. Du el la rakontoj de Sturgeon estis adaptitaj por The New Twilight Zone: A Saucer of Loneliness kaj Yesterday was Monday.

Referencoj redakti

  1. Williams, Paul (1976). "Theodore Sturgeon, Storyteller" Arkivigite je 2003-09-13 per la retarkivo Wayback Machine