Theotmar

Theotmar (mortis la 4-an de julio 907 en la Batalo de Bratislavo), ofte ankaŭ nomita Dietmar la 1-a, estis salcburga ĉefepiskopo kaj abato en la Arkiabatejo Sankta Petro.

Theotmar
ĉefepiskopo de Salcburgo Wappen Erzbistum Salzburg.png
Ceteraj titoloj Abato en la Arkiabatejo Sankta Petro
Persona informo
Naskiĝo 9-a jarcento
Morto 4-an de julio 907 (0907-07-04)
en Bratislavo
Religio katolika eklezio [#]
Lingvoj germana [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Profesio
Okupo katolika sacerdoto [#]
Aktiva dum 9-a jarcento–10-a jarcento [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Originante el la familio de la Aribonidoj li estis verŝajne bavara nobelo kaj apartenis al la kortega kapelo de Ludoviko la Germano. Reĝo Karlomannus de la Orientfranka imperio persone engaĝiĝis ke aljuĝatu al Theotmar la paliumo fare de la papo. Theotmar poste havu perantan rolon inter la papo kaj Karlomannus. Sub Karlomannus kaj Arnulf de Karintio Theotmar estis arkikapelano kaj arkikanceliero de la Sankta Romia Regno. Tamen Theotmar faris politikon laŭ la propraj interesoj kaj favoris nek la unuan nek la alian flankon.

La bavara misio en la Balatona Princolando pro la maltrankvileco politika ĝenerale ĉesis. Sub reĝo Ludwig das Kind Theotmar estis kun siaj kolegoj Hatto (Mainz) kaj Salomo la 3-a (Konstanz) li havis la rolon de reĝa konsilisto. Kontraŭ la pli kaj pli fortiĝantaj hungaroj margrafo Luitpold de Bavario decidis soldati kaj marŝis kun granda armeo, al kiu ankaŭ la salcburga arkiepiskopo anigis soldatojn, en Hungarlandon. La malvenko de la bavaraj trupoj havis malbonajn konsekvencojn politikajn por la propra lando.

Eksteraj ligilojRedakti