Thietmar de Merseburg
Thietmar de Merseburg [TITmar], ankaŭ Dietmar, Dithmar, estis germana romkatolika episkopo kaj ĥronikisto.
Thietmar de Merseburg | ||
---|---|---|
katolika episkopo | ||
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | la 25-a de julio 975 en Walbeck | |
Morto | la 1-a de decembro 1018 en Merseburg | |
Tombo | Katedralo de Merseburg [#] | |
Religio | kristanismo [#] | |
Nacieco | germano | |
Lingvoj | latina lingvo [#] | |
Ŝtataneco | Germanio [#] | |
Familio | ||
Dinastio | Counts of Walbeck [#] | |
Patro | Siegfried I von Walbeck [#] | |
Gefratoj | Heinrich von Walbeck • Siegfried von Walbeck • Friedrich von Walbeck • Brun II. von Verden [#] | |
Profesio | ||
Okupo | Ĥronikisto, episkopo de Merseburg | |
Aktiva dum | 1000 - 1018 | |
Verkado | ||
Ĝenroj | ĥronikoj | |
Verkoj | Ĥroniko de Thietmar de Merseburg (Thietmari Merseburgensis episkopi Chronicon) | |
episkopo de Merseburg ![]() | ||
Dum | 1009– | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Liaj prauloj estis grafoj de Walbeck ĉe Helmstedt. En 1000 li iĝis kanoniko en Magdeburg kaj episkopo de Merseburg ekde 1009. Li estis la filo de grafo Siegfrid von Walbeck, parenco de imperiestroj el Saksa dinastio. Lernejamiko de Bruno de Querfurt.
Ĥroniko de Thietmar (latinlingva) estas rakonto pri epoko ekde la komenco de la regado de Henriko la 1-a (919 - 936) ĝis 1018. En ĝi li skribis pri Otto la 3-a (983 - 1002), Henriko la 2-a (1002 - 1024) kaj pri rus-germanaj rilatoj, pri interna milito de filoj de Vladimiro la Sankta. Thietmar estis adepto de forta potenco de reĝoj. Lia verko estas grava fonto pri la liudolfidaj imperiestroj kaj ilia epoko.