Palomar–Leiden survey

astronomia kampanjo
(Alidirektita el Third Trojan Survey)
Observatorio Palomar
Observatorio de Leiden

La programo Palomar–Leiden survey (aŭ PLS : anglaĵo por « Enketo de Palomar – Leiden ») estas astronomia kampanjo de serĉo pri feble lumaj malgrandaj planedoj en la kadro de kunlaboro inter la Observatorio de la Monto Palomar en Usono kaj la Observatorio de Leiden en Nederlando. Ĝi permesis la malkovron de miloj da asteroidoj, el kiuj multenombraj trojaj asteroidoj de Jupitero.

La unua enketo de PLS okazis en 1960 kaj estis sekvita de tri enketoj pri Trojanoj :

  • La "Palomar-Leiden Enketo pri Trojanoj" (angle : Palomar-Leiden Trojan Survey aŭ T-1) lanĉita en 1971,
  • la "Dua Enketo pri Trojanoj" (angle : Second Trojan Survey aŭ T-2) lanĉita en 1973,[1]
  • la "Tria Enketo pri Trojanoj" (angle : Third Trojan Survey aŭ T-3) lanĉita en 1977.

La ĉefaj esploristoj estis la astronomoj Ingrid van Houten-Groeneveld kaj Cornelis van Houten en Leiden, kaj Tom Gehrels en Palomar Por la tutaĵo de la enketo (1960-1977), ili estas kreditita de malkovro de 4 641 numerotitaj malgrandaj planedoj,[2] kiuj ricevis maldaŭrajn nomojn sekvitajn de P-L, T-1, T-2 aǔ T-3 (ekzemple (12938) 4161 P-L, (12946) 1290 T-1, (12951) 1041 T-2(12964) 1071 T-3).

La Enketo de Palomar – Leiden estis unu el plej fruktodonaj enketoj pri asteroidoj : kvin novaj asteroidaj familioj estis malkovritaj,[3] malplenoj ligitaj al orbitaj resonancoj 1:3 kaj 2:5 kun Jupitero estis malkaŝitaj, kaj centoj da fotaj platoj estis eksponitaj per la Teleskopo Samuel Oschin de la Monto Palomar. Tiuj platoj estas ankoraŭ uzitaj hodiaŭ sub ciferecaj formoj por la antaŭmalkovro de asteroidoj.

Resumo redakti

Ĉirkaŭ 5 500 asteroidojn estis malkovritaj dum la Palomar–Leiden survey kaj la serĉoj pri trojaj asteroidoj, kiuj sekvis ĝin. Entute 4641 malgrandaj planedoj estis numerotitaj ĝis majo 2020 kaj estis senpere kreditaj de Minor Planet Center al Ingrid van Houten-Groeneveld, Cornelis van Houten kaj Tom Gehrels.

  • P-L - La Enketo de Palomar – Leiden (angle : Palomar–Leiden Survey, 1960) malkovrigis pli ol 2 000 asteroidojn (1 800 kun orbitaj informoj) en 11 nokoj. Tiu nombro estis pligrandita al 2 400, el kiuj 19 trojanoj de Jupitero, post profunda analizo de la fotaj platoj. Entute, 130 platoj estis eksponitaj.
  • T-1 - La unua Palomar-Leiden Enketo pri Trojanoj (angle : Palomar-Leiden Trojan Survey, 1971), kiu malkovrigis ĉirkaŭ 500 asteroidojn, el kiuj 4 trojanojn de Jupitero, en 9 nokoj. Entute, 54 platoj estis eksponitaj.
  • T-2 - La dua Palomar-Leiden Enketo pri Trojanoj (angle : Second Trojan Survey, 1973) malkovrigis 1 200 aliajn asteroidojn, el kiuj 18 trojanojn de Jupitero, en 8 nokoj. Entute, 78 platoj estis eksponitaj.
  • T-3 - La tria Palomar-Leiden Enketo pri Trojanoj ((angle : Third Trojan Survey, 1977) malkovrigis 1 400 kromajn asteroidojn, el kiuj 24 trojanojn de Jupitero, en 7 nokoj. Entute, 68 platoj estis eksponitaj.

Nomoj redakti

La objektoj malovritaj ricveis apartan maldaŭrajn nomojn : ekzemple, la asteroido (14750) 2654 P-L estas la 2654-a malgranda planedo malkovrita en la kadro de la origina enketo de Palomar – Leiden ; (12946) 1290 T-1 estis malkovrita dum la unua Palomar-Leiden Enketo pri Trojanoj ; (12951) 1041 T-2 estis malkovrita en la kadro de la dua Enketo pri Trojanoj, ktp. Plejparto el tiuj objektoj estis numerotitaj kaj multe da ili ricevis nomon.

Komenca enketo redakti

 
La Teleskopo Samuel Oschin

La Palomar–Leiden survey estis komence elpensita kiel kromprogramo de la asteroida Enketo Yerkes-McDonald (1950-1952), iniciatita de la nederlanda-usona astronomo Gerard Kuiper. Dum tiu enketo estis limigta al la ŝajna magnitudo 16, PLS kapablis studi objektojn ĝis la magnitudo 20. Tamen, ĝi kovris nur parton el la ekliptiko ĉirkaǔ la verna punkto, kun celaj areoj selektitaj por malpligrandigi la nombron da steloj en fono.

En septembro kaj oktobro 1960, la 130 unuaj fotaj platoj de 35,6 × 35,6 cm estis eksponitaj far'de Tom Gehrels per la Schmidt-teleskopo Samuel Oschin de 48 coloj (122 cm) de la Observatorio Palomar.[4] La observita regiono kovris surfacon de 36° × 18° kun sensemo ĝis la 16-a magnitudo. La lumpulsa komparilo de la Observatorio de Hajdelbergo estis adaptita por fari komparon de la platoj. La orbitaj elementoj estis kalkulitaj ĉe la Observatorio de Cincinnati, kiu tiam estis la situejo de la Minor Planet Center. Aliaj partoj de la programo estis plenumitaj ĉe la Observatorio de Leiden en Nederlando. : tio rezultigis la malkovron de ĉirkaŭ po 200 ĝis 400 asteroidoj en ĉiu plato. Oni havis sufiĉe da datumoj pri iuj el tiuj objektoj por kalkuli ties orbitajn parametrojn. La averaĝa eraro en la pozicioj estis 0,6″, tio, kiu respondas al 0,009 mm sur la platoj. La averaĝa eraro en la takso de la magnitudo estis 0,19.

Enketoj pri la Trojanoj redakti

La tria enketo pri trojaj asteroidoj de Jupitero estis plenumita en 1977, rezultigante la malkovron de 26 jupiteraj trojanoj. Entute, estis tri kampanjoj serĉo pri trojanoj nomitaj T-1, T-2 kaj T-3, kiuj permesis la malkovron de 3570 asteroidoj. Alia malgranda kromprogramo estis raportita en 1984,[3] aldonante 170 novajn objektojn por totalo de 2 403.

Malkovroj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Relevé Palomar-Leyde en la franca Vikipedio.