Thomas Anderson (kemiisto)

Thomas Anderson (1819-1874) estis skota kemiisto, profesoro en Glasgovo, membro de la Reĝa Societo de Londono kiu vekis la atenton de Joseph Lister (1827-1912) por la laboraĵoj de Louis Pasteur (1822-1895). Pasteur, elmontris ke la putriĝado estis speco de fermentiĝo, kaŭzata de mikroskorpaj organismoj, kiuj povas aere transmisiiĝi, kaj Joseph Lister estis la pioniro pri asepsio kaj preventado kontraŭ malsanoj.

Thomas Anderson
(1819-1874)
Skota kemiisto kiu malkovris la piridinon.
Skota kemiisto kiu malkovris la piridinon.
Persona informo
Naskiĝo 2-a de julio1819
en Leith,   Skotlando
Morto 2-a de novembro1874
en Chiswick,   Skotlando
Loĝloko Skotlando vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Universitato de Edinburgo, Universitato de Glasgovo, Akademio de Edinburgo, Reĝa Societo de Edinburgo, Universitato de Stokholmo, Universitato de Bonno
Profesio
Okupo kemiisto • universitata instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Thomas Anderson plenumis plurajn esplorojn pri la alkaloidoj kiu kondukis lin al la malkovro de la korekta strukturo por la kodeino (1853). En 1868 li malkovris la piridino[1] kaj kunrilataj organikaj komponaĵoj tiaj kiaj la pikolino, la pirolo, kolidino[2] kaj la antraceno[3] per studoj sur la distilado de ostoleo kaj aliaj bestaj materialoj.

Vivo redakti

Tomaso Andersono estis la plej maljuna el naŭ infanoj de la kirurgo Charles Anderson (1772-1855) kaj lia edzino Maria, filino de John Rhind. Li estis nepo de fondinto de la Reĝa Societo de Edinburgo kaj studis medicinon en la Universitato de Edinburgo kie li diplomiĝis en 1841. En Svedio, li studis en la Universitato de Stokholmo gvidata de Jöns Jacob Berzelius (1779-1848), kaj en Germanio Justus von Liebig (1803-1873) estis lia profesoro en la Universitato de Bono. Antaŭ ol reveni al Skotlando li studis ankaŭ en Aŭstrio. En Edinburgo li laboris kiel profesoro pri kemio, kaj kiel kemiisto por la "Royal Highland and Agricultural Society of Scotland" ("Reĝa Societo pri Agrikulturo en la Altaj Teroj de Skotlando").

La esploroj de Andersono pri la proprecoj de la sojloj, stalsterkoj kaj aliaj porgrundaj plibonigaĵoj, kaj liaj studoj pri malkomponado, kondukis lin al la esploroj pri kloakaĵo-traktadoj en Glasgovo, kaj li verkis influhavan dokumenton por sistemo de kloakaĵo-purigado kune kun Joseph Bazalgette (1819-1891). Li helpis la universitatan profesoron pri kirurgio, Joseph Lister, en la disvolviĝo de sistemo por antisepsa kirurgio komunikante al li pri la ĝermo-teorio de Louis Pasteŭr kaj la antisepsaj proprecoj de la karbolata acido.

En 1852, li indikiĝis kiel Reĝa Profesoro pri Kemio[4] en la ĵus fondita Universitato de Glasgovo kaj tie li restis ĝis la fino de sia kariero. En 1872 li estis premiita per la reĝa medalo de la Reĝa Societo de Londono pro liaj esploroj pri la organikaj bazoj sur la besta ostoleo de Johann Konrad Dippel, pri la malkovro de la strukturo de la kodeino, piperino kaj papaverino, pri la kristaligitaj konstituantoj de la opio, kaj pro liaj esploroj pri la fiziologia kaj besta kemio. Liaj lastaj jaroj estis makulitaj pro progresema neŭrologa malsano kiu eble temis pri sifiliso. En 1874 li rezignis al sia katedro kaj mortis en tiu jaro, en Chiswick.

Verkaro redakti

  • The Nature of the Chemical Changes which take place in Secretion, Nutrition, and the other Functions of Living Beings, 1841
  • Elements of Agricultural Chemistry, 1860[5]
  • Chemistry notes taken at the lectures of Thomas Anderson, Professor of Chemistry c1861, Universitato de Glasgovo

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Kunrilataj kemiaj komponaĵoj al la piridino redakti

Referencoj redakti

  1. Organic Chemistry[rompita ligilo], CTI Reviews
  2. Biographical Encyclopedia of Scientists, Third Edition John Daintith
  3. Scottish places
  4. Universitato de Kembriĝo
  5. Archives Hub. Arkivita el la originalo je 2020-11-25. Alirita 2017-01-31.