Thomas Bormann

germana ĵurnalisto kaj esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Thomas BORMANN (naskiĝis la 29-an de novembro 1958 en Kijlo) estas germana esperantisto kaj ĵurnalisto.

Thomas Bormann
Persona informo
Naskiĝo la 29-an de novembro 1958
en Germanio Kiel, Germanio
Lingvoj Esperanto
Nacieco germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Werner Bormann
Patrino Elsbeth Bormann
Frat(in)o Judith Jackson
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Denaska esperantisto Jes
vdr
Thomas Bormann en la fermo de la UK 2023 en Torino

Thomas estas filo de la esperantaj geedzoj Elsbeth kaj Werner Bormann. Li lernis Esperanton en 1973 kaj dum multaj jaroj aktivis en Germana Esperanto-Junularo (GEJ) kaj Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO). Li fondis GEJ-gazeton en 1979 kaj estis ĝis 1984 ĝia ĉefredaktisto. De 1984 ĝis 1988 li estis prezidanto de GEJ. Li kunfondis la teatran teamon Kia koincido.

Dum sia junaĝo Thomas Bormann loĝis en Hamburgo. Nun li laboras por la radiostacio SWR (Sud-Okcidenta Radio), ofte ankaŭ produktas kontribuojn por aliaj radiaj kaj televidaj kanaloj de la federacia unuiĝo ARD de la publikaj sendostacioj de la germaniaj regionoj kaj vivas en Stuttgart. Li estas edziĝinta kaj havas du infanojn.

Thomas Bormann kontribuis al "En la mondon venis nova lingvo, festlibro por Ulrich Lins".

En la UK 2023, li estis reĝisoro de la kongresa temo.

La fratino de Thomas Bormann estas Judith Jackson.

Eksteraj ligiloj redakti


Antaŭe:prezidanto de Germana Esperanto-JunularoPoste: 
Ursula Felhölterdecembro 1984 - decembro 1988Martin Haase