Thomas Caverhill Jerdon[1] (12a de oktobro 1811 - 12a de junio 1872, Upper Norwood) estis brita fizikisto, zoologo kaj botanikisto. Li estas ĉefe rememorata pro siaj pioniraj verkoj pri la ornitologio de Hindio. Kelkaj specioj de birdoj inklude la raran specion de la Jerdona kurulo portas lian nomon.

Thomas C. Jerdon
Persona informo
Naskonomo Thomas Caverhill Jerdon
Naskiĝo 12-an de oktobro 1811 (1811-10-12)
en Durham
Morto 12-an de junio 1872 (1872-06-12) (60-jaraĝa)
en Upper Norwood
Tombo West Norwood Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Universitato de Edinburgo
Familio
Frat(in)o Archibald Jerdon
Okupo
Okupo botanikistokuracistozoologo • ornitologo • entomologo • zoologia kolektisto • botanika kolektisto
vdr
Thomas Jerdon.

Komenca vivo redakti

Tomaso estis la plej aĝa filo de Archibald Jerdon de Bonjedward kaj estis naskiĝinta ĉe Biddick House en County Durham proksime de Jedburgh. Lia frua eduko estis ĉe Bishopton Grove proksime de Ripon kaj poste ĉe Bawtry proksime de Doncaster. Lia patro influis intereson en naturhistorio kaj kvankam ne bonkonata naturalisto, li estis singarda observanto kaj dum Tomaso prenis intereson plejparte en zoologio, lia pli juna frato iĝis aktiva botanikisto.[2] Tomaso eniris en Edinburga Universitato en 1828 kiel literatura studento sed ĉeestis klasojn en natura historio de profesoro Robert Jameson. Li eniris la Plinian Socion, unuiĝon de naturalistoj, la 23an de junio 1829. Li diplomiĝis kiel medicina studento en 1829-1830 kaj daŭrigis medicinstudojn antaŭ akiri helpkirurgecon en la servo de la East India Company (Brita Orienthinda Kompanio). Li estis nomumita la 11an de septembro 1835 kaj li alvenis en Madrason la 21an de februaro de 1836.

Hindio redakti

 
Jerdon (dua el maldekstre) kaj aliaj naturalistoj

Lia komenca laboro en Hindio estis traktadi febron kaj disenterion kiun suferis la trupoj de la Ganjam-distrikto. Dum tiu posteno, li priskribis la birdojn de la Orientaj Ghatoj. La 1an de marto 1837 li pluiris al la dua Light Cavalry kaj estis enpostenigita ĉe Tiruĉirapali kaj movita kun la regimento al Jalnah en centra Barato. Li restis en la regiono Dekka dum la venontaj kvar jaroj. En 1841 li vizitis la Nilgiriajn Montojn dum forpermeso kaj en julio de la sama jaro li edziĝis al Flora Macleod, nevino de Generalo L. W. Watson. Flora havis intereson en botanika arto kaj prenis intereson pri orkideoj. Ĉirkaŭ 1845 la Jerdonoj loĝis en ilia Ooty hejmo de Woodside, (Woodside origine apartenis al Generalo Watson[3]) kaj iliaj filoj estis baptitaj ĉe la loka preĝejo St. Stephens.[3][4]

Ses monatojn poste oni nomumis lin al Nellore. Ĉe Nellore, li interagis kun la Janadioj kaj akiris informojn pri lokaj nomoj de birdoj kaj studis la naturhistorion de la areo. La 25-an de oktobro 1844 li estis translokigita al Fort St. George kiel garnizona rezervkirurgo. Dum tiu tempo li prenis intereson pri la fiŝoj de la Bengala Golfo. La 12-an de februaro 1847 oni nomumis al li por Tellicherry. Tiu pozicio gvidis lin por priskribi multajn speciojn de la Malabara regiono inkluzive de formikoj kiel ekzemple la karaktera Harpegnathos saltator. Li rezignis de civilaj postenoj la 3an de junio 1851 kaj estis promociita kiel kirurgo kun la 4-a Light Cavalry en Sagar la 29-an de februaro de 1852. Post kiam paco estis reakirita post la ribeloj de 1857, li estis farita ĉefkirurgo la 1an de oktobro 1858.[5]

Li poste iris al Darĝiling dum malsana forpermeso kaj studis la Himalajan faŭnon antaŭ eniri en la 11-an Native Infantry regimenton en Birmo kie li faris uzon de tiu ebleco por studi la regionon. Ĉirkaŭ tiu tempo misio al Tibeto estis kondukota fare de Kapitano E. Smythe kaj Jerdon estis akompanonta la grupon kiel naturalisto sed malsukceso akiri pasportojn el Pekino kondukis al nuligo de la misio.

Ĉirkaŭ la sama tempo Lord Canning rajtigis lin por preni specialan monkvanton kiu permesus al li labori pri la publikigo de serio de libroj sur la vertebruloj de Hindio.[6] Tio komenciĝis per liaj verkoj pri la Birdoj de Barato (Birds of India), sekvita per verkoj sur la mamuloj, reptilioj kaj fiŝoj. La 28-an de februaro 1868 li retiriĝis el servo[2] kaj li rivcevis la honoran pozicion de vicgenerala inspektoro de hospitaloj en Madraso la 28-an de oktobro 1868.[7] Ankoraŭ en Gauhati, Asamo, li suferis pro akra atako de febro kaj moviĝis al Kalkato por konvaleski sed lia kondiĉo plimalboniĝis kaj kondukis al lia reveno al Anglio junie de 1870. Lia sano daŭre malpliiĝis kaj li mortis ĉe Norwood la 12-an Junio 1872.[2]

Natura historio redakti

 
Kovrilpaĝo de Birds of India

Jerdon komencis kolekti birdojn preskaŭ tuj post alveno en Hindion la 21an de februaro 1836.[8] Li sendis siajn kolektojn de birdoj kolektitaj dum liaj fruaj vojaĝoj al William Jardine por identigo, sed dum la tempo ili alvenis en la domon de Jardine en Skotlando ili fariĝis infektitaj per tineoj. Jerdon fidis poste al siaj propraj identigoj de tiam, publikigante A Catalogue of the Birds of the Indian Peninsula (Katalogo de la Birdoj de la Hindia Duoninsulo) por la Madras Journal of Literature and Science (Madrasa Ĵurnalo de Literaturo kaj Scienco) (1839-40). Tiu inkluzivis 420 speciojn, preskaŭ duobligante la liston produktitan pli frue fare de Kolonelo W. H. Sykes.[6]

La plej grava publikaĵo de Jerdon estis The Birds of India (La Birdoj de Barato) (1862-64), kiu inkludis pli ol 1008 speciojn[6] en du volumoj kun la dua volumeno en du partoj. Tiu laboro estis dediĉita al Lord Canning kaj Lord Elgin kiuj apogis la projekton. Tiu laboro ne estis sen ĝiaj kritikistoj. Recenzisto substrekis ke Jerdon ŝajnis nekonscia pri la signifo de geografiaj distribuadoj en evolua rilateco. Jerdon estis admiranto de la Kvinaria klasifiko.[9][10] La opinio de Jerdon pri la teorio de Darvino estis ke ĝi "eble, metas tro multe da emfazo sur eksteraj kaj bonsortaj cirkonstancoj kiel produkti diversecojn, kaj ne sufiĉe sur la eneca potenco de ŝanĝo." La recenzisto ankaŭ indikis problemojn en sia uzokutimo da la aranĝo de George Gray de la birdoklasoj kaj ŝtatoj: "En tiel sekvaj fantaziaĵoj de Kaup, kaj la frenezaj kapricoj de Bonaparte (en liaj plej malfruaj skribaĵoj), ni ne povas kredi ke Dr. Jerdon devas esti aganta bone por sia propra reputacio, nek saĝe por konsideroj al la klaso de legantoj por kiuj liaj volumoj estas aparte celitaj."[11] Jerdon dokumentis la lokajn nomojn de multaj birdoj kvankam li ne sekvis seriozan literumadon por la Hindiaj kaj Urduaj vortoj.[12]

La alia grava laboro de Jerdon estis la Illustrations of Indian Ornithology (Ilustraĵoj de Hindia Ornitologio) en 1844, kiu inkludis ilustraĵojn faritajn de barataj artistoj (iuj de Trichinopoly).[13]

Aliaj verkoj inkludis The Game Birds and Wildfowl of India (Ĉasbirdoj kaj naturbirdoj de Hindio) (1864) kaj Mammals of India (Mamuloj de Hindio) (1874). Li havis larĝan intereson en natura historio kaj siajn studojn inkludas priskribojn de plantoj, formikoj, amfibioj, reptilioj, birdoj same kiel de mamuloj. Jerdon estis instrumenta en la naskiĝo de la serio The Fauna of British India, Including Ceylon and Burma (Faŭno de Brita Hindio). La bezono de laboro sur la hindia faŭno estis sentita kaj ĝi estis finfine aprobitaj fare de la sekretario de ŝtato kaj estis metitaj sub redakteco de W. T. Blanford.

Lia laboro pri la reptilioj de Hindio ne estis kompletigita kaj estis nur post lia morto kiam la pruvoj estis senditaj al lia hejmo. En 1874 pluraj volumoj kun ties originalaj pentraĵoj de reptilioj estis aŭkciitaj fare de Messrs. Sotheby, Wilkinson kaj Hodge.[14] Kelkaj el tiuj ilustraĵoj estis aĉetitaj fare de Lord Lilford. Krom zoologio, li ankaŭ prenis intereson pri botaniko, kvankam li ne publikigis en la temo kaj anstataŭe komunikis notojn kun botanikistoj kiel ekzemple Robert Wight.

En liaj personaj aferoj li laŭdire estis senatenta kaj forgesema. Li ofte havis problemon kun siaj kreditoroj kaj dum la tempo de lia morto li estis trovita nepagipova.[2]

Verkoj redakti

  • (1840) Cuculus himalayanus sp. n. Madras J. Literature and Science 11: 12-13
  • (1842) Cuculus venustus sp. n. Madras J. Literature and Science 13: 140
  • (1843–1847) Illustrations of Indian ornithology. American Mission Press, Madras.
  • (1851) A catalogue of the species of ants found in southern India. Madras J. Lit. Sci. 17: 103-127
  • (1853) Catalogue of Reptiles inhabiting the Peninsula of India. J. Asiat. Soc. 153
  • (1854) A catalogue of the species of ants found in southern India. Ann. Mag. Nat. Hist. (2)13: 45-56
  • (1863) The Birds of India. Volume I 1857 (May 30, 1863)
  • (1864) The Birds of India. Volume II, Part I 1895 (February 20, 1864)
  • (1864) The Birds of India. Volume III 1931 (October 29, 1864)
  • (1870) Notes on Indian Herpetology. P. Asiatic Soc. Bengal March 1870: 66-85
  • (1874) The mammals of India: natural history. John Wheldon, London.

Referencoj redakti

  1. Lia nekrologo en The Ibis 1872 (p. 342) kaj ĉiuj aliaj verkoj literumas lian nomon kiel Thomas Caverhill Jerdon. Tiu literumo ankaŭ estas trovita en la verko de Hume Nests and Eggs of Indian Birds Volumeno 1 (1889); The Fauna of British India, Including Ceylon and Burma de M. A. Smith. Reptilia, Volumo 1-a same kiel ĉe la Oxford Dictionary of National Biography kontribuo pri Christine Brandon-Jones. Tamen Dickinson, E.C. & S.M.S. Gregory (2006) sugestis ke Claverhill povu esti la ĝusta literumo kiel indikite en la India Office Record Arkivigite je 2016-08-18 per la retarkivo Wayback Machine, eventuale transskriberaro kaj plua indico al malo povas esti viditaj de skotaj notoj pri la tempo kiel ekzemple "Reports of Cases Decided in the House of Lords, Upon Appeal from Scotland, from 1726 to [1822]. T. & T. Clark, 1853. paĝo 683" PDF same kiel ĉe la London Gazette- 13a Aŭgusto 1872 PDF Arkivigite je 2012-10-26 per la retarkivo Wayback Machine.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Elliot, W. (1873). “Memoir of Dr T. C. Jerdon”, Hist. Berwickshire Nat. Cl. 7, p. 143–151. 
  3. 3,0 3,1 Price, Frederick. (1908) Ootacamund: A history. Madras Government Press, p. 167.
  4. Noltie, Henry J.. (2007) Robert Wight and the Botanical drawings of Rungiah and Govindoo. Royal Botanic Gardens, Edinburgh.
  5. London Gazette, 20 December 1864 PDF
  6. 6,0 6,1 6,2 Kinnear, Norman B. (1952). “The history of Indian mammalogy and ornithology. Part II. Birds”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 51 (1), p. 104–110. 
  7. London Gazette 27 October 1868 PDF
  8. Dickinson, E.C. & S.M.S. Gregory (2006). “Systematic notes on Asian birds. 55. A re-examination of the date of publication of Jerdon's Second Supplement to the Catalogue of the Birds of southern India”, Zool. Med. Leiden (PDF) 80, p. 169–178. 
  9. Stresemann, Erwin. (1975) Ornithology: From Aristotle to the present. Harvard University Press, p. 181. ISBN 0674644859.
  10. Anonymous (1865). “The Zoology of British India”, The natural history review 5 (17), p. 153–170. 
  11. Anonymous (1864). “Reviews: The Birds of India”, Quarterly Journal of Science January 1, p. 176–181. 
  12. Phillott, DC & Bonnerjee, GL (1908). “Hindustani-English Vocabulary of Indian Birds”, Journal and Proceedings of the Asiatic Society of Bengal 4 (2), p. 55–80. 
  13. Burton, E F. (1888) An Indian Olio. Spencer Blackett.
  14. Smith, M. A.. (1931) The Fauna of British India, Including Ceylon and Burma. Reptilia and Amphibia. Volume 1. Taylor and Francis, London, p. 7–8.