Thomas Carlyle

skota filozofo

Thomas CARLYLE [karLAJL] (‏4-an de decembro 1795 - 5-an de februaro 1881) skotdevena brita historiisto kaj filozofo.

Thomas Carlyle
Persona informo
Thomas Carlyle
Naskiĝo 4-an de decembro 1795 (1795-12-04)
en Ecclefechan, Dumfriesshire,  Reĝlando de Granda Britio
Morto 5-an de februaro 1881 (1881-02-05) (85-jaraĝa)
en Londono
Etno skotoj vd
Lingvoj anglagermana vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoReĝlando de Granda BritioSkotlando vd
Alma mater Universitato de Edinburgo • Annan Academy vd
Subskribo Thomas Carlyle
Familio
Patrino Margaret Aitken Carlyle vd
Gefratoj John Carlyle vd
Edz(in)o Jane Welsh Carlyle vd
Profesio
Okupo lingvisto • literaturhistoriisto • historiistotradukisto • matematikisto • filozofo • eseisto • verkisto • literaturkritikisto • romanisto • instruisto vd
Laborkampo filozofiohistoriomatematiko vd
Verkado
Verkoj Sartor Resartus ❦
On Heroes, Hero-Worship and the Heroic in History vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

 
Thomas Carlyle

Thomas Carlyle akiris sian edukon ĉe la Universitato de Edinburgo kaj okupiĝis pri instruado. Lia unua romano Sartor Resartus estis publikigita en 1836. En Skotlando li havis malmulte da literatura sukceso, do li translokiĝis al Londono en 1834, kie li verkis sian faman eseon La Franca Revolucio: Historio (The French Revolution: History, 1837). Post kiam la finita manuskripto de la unua volumo estis hazarde bruligita fare de domservistino de la filozofo John Stuart Mill, Carlyle verkis la duan kaj trian volumojn antaŭ reverkado de la unua de komence.

Lia kalvinisma mondpercepto igis Carlyle atribui plej grandan gravecon al la individuo kaj al la influo de liaj agadoj en la homa historio. Tiu ideo estas plej elstara en lia eseo Pri herooj, hero-adorado, kaj la heroeco en la historio (On Heroes, Hero-Worship, and The Heroic in History, 1841), en kiu li komparas larĝan gamon de malsamaj specoj de herooj, inkluzive de Odino, Mohamedo, Oliver Cromwell, Napoleono, William Shakespeare, Danto, Samuel Johnson, Jean-Jacques Rousseau, Robert Burns, John Knox, kaj Lutero. Tiuj prelegoj de Carlyle estas rigarditaj kiel frua kaj potenca formuliĝo de la GrandHomo-teorio (Great Man) de historia evoluo.

Por Carlyle, la heroo estis iom simila al la "grandanima" (magnanimous) homo de Aristotelo - persono kiu prosperis en la plej plena signifo. Tamen, por Carlyle, male al Aristotelo, la mondo estis plenigita de kontraŭdiroj kun kiuj la heroo devis trakti. Ĉiuj herooj estos mankhavaj. Ilia heroeco kuŝis en ilia kreiva energio antaŭ ĉiuj malfacilaĵoj, ne en ilia morala perfekteco. Laŭ li, rikani tian homon pro siaj malsukcesoj estas la filozofio de tiuj, kiuj serĉas konsolon en la konvencia.

En la sama tempo, Carlyle konsciis pri aferoj de socia maljusteco kaj tiu konscio spronis lin turni al la konscienco de siaj samtempuloj, kies tuta konscio estis sur plibonigo de sia materia kondiĉo, kaj postuli ilin zorgi pri la malriĉuloj, por ke la nacio ne perdu sian moralan kvaliton. La opinioj de Carlyle havis grandan influon sur liberalaj leĝdonantoj en Anglio tiutempe, kaj kelkaj diras, ke ili eĉ funkciis kiel bazo por la kulto al personeco de la gvidantoj en totalismaj regteorioj en la 20-a jarcento.

Carlyle moviĝis al sia pli posta pensado dum la 1840-aj jaroj, kaŭzante rompon kun multaj delongaj amikoj kaj aliancanoj, kiel ekzemple Mill kaj, laŭ pli malgranda mezuro, Emerson.

Li publikigis la eseon Foja diskurso pri la nigra demando (Occasional Discourse on the Negro Question, 1849). En tiu eseo Carlyle diskutis pri la akcepteblo reenkonduki sklavecon en Karibio, per la uzado de eks-sklavigitaj nigruloj kiel kontraktoligitaj nepagitaj servistoj. Tie li unue lanĉis la frazon "la malgaja scienco" por karakterizi la studfakon de ekonomiko. La eseo estis la fajrero de longa debato inter Carlyle kaj John Stuart Mill.

Lia lasta grava verko estis Historio de Frederiko la 2-a de Prusio (History of Friedrich II of Prussia, 1858-1865), eposa vivo de Frederiko la Granda.

En la 19-a jarcento, Thomas Carlyle kaj la pensuloj Herbert Spencer kaj Sydney Smith igis la esprimon "ruĝa rubando" populara esprimo esprimanta la abomenon kiun oni sentas kontraŭ iu ajn registaro.

Por plia legado redakti

Eksteraj ligiloj redakti