Thomas Crawford

usona skulptisto

Thomas Gibson CRAWFORD (naskiĝinta la 22-an de marto 1814, mortinta la 10-an de oktobro 1857) estis usona skulptisto, kiu estas plej bone konata pro siaj nombraj artaj kontribuaĵoj al la Kapitolo de Usono. La plej konata estas la Statuo de Armita Libereco — konata ankaŭ kiel Armita Libereco aŭ simple Libereco — estas bronza statuo dezajnita de Thomas Crawford (1814–1857) kiu, ekde 1863, estis kroninta la kupolon de la Kapitolo en Vaŝingtono, Usono. Origine nomita Libereco venkante kaj en milito kaj en paco, oficialaj usonaj registaraj publikaĵoj nune asertas, ke la statuo "estas oficiale konata kiel Statuo de Libereco".[1][2] La statuo priskribas inan figuron portantan militan kaskon kaj tenante eningan glavon en sia dekstra mano kaj laŭrokronon kaj ŝildon en ŝia maldekstra mano.[3]

Thomas Crawford
Persona informo
Naskiĝo 22-an de marto 1814 (1814-03-22)
en Nov-Jorko
Morto 10-an de oktobro 1857 (1857-10-10) (43-jaraĝa)
en Londono
Mortokialo kancero
Tombo Green-Wood Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Familio
Edz(in)o Louisa Ward Crawford Terry
Infanoj Mary Crawford Fraser • Francis Marion Crawford • Anne Crawford
Okupo
Okupo skulptisto • pentristo
Verkoj Revolutionary War Door
vdr
Vaŝingtona Monumento, Richmond, Virginio.
Statuo de Libereco (1857–62)

Li estis la patro de verkisto Francis Marion Crawford.

Referencoj redakti

  1. En usona angla oni uzas Liberty por la Statuo de Libereco en Novjorko kaj Freedom por la Statuo de Libereco en Vaŝingtono. Por pluhavi malsamecon en Esperanto oni uzas en tiu artikolo la alternativan esprimon Statuo de Armita Libereco por ĉi statuo de Vaŝingtono, dum por la novjorka kolosa statuo oni uzas ĉiam la plej konatan esprimon Statuo de Libereco.
  2. United States Architect of the Capitol. (1965) Compilation of Works of Art and Other Objects in the United States Capitol. Washington: United States Government Printing Office, p. 364.
  3. http://www.aoc.gov/capitol-hill/other-statues/statue-freedom

Eksteraj ligiloj redakti