Thomas Eakins

usona pentristo
(Alidirektita el Thomas EAKINS)

Thomas Cowperthwaite Eakins [TOMas KAŬp'rzsvejt I:kinz] (naskiĝis la 25-an de julio 1844 en Filadelfio, Pensilvanio, mortis la 25-an de junio 1916) estis usona pentristo kaj skulptisto. Li estis ano de la Barbizona skolo (franca realisma skolo de arto, ĉirkaŭ 18301870).

Thomas Eakins
Persona informo
Aliaj nomoj Eakins, Thomas Cowperthwaite
Naskiĝo 25-an de julio 1844 (1844-07-25)
en Filadelfio
Morto 25-an de junio 1916 (1916-06-25) (71-jaraĝa)
en Filadelfio
Tombo The Woodlands
Lingvoj francahispanagermanaangla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Pensilvania Akademio de Belarto • Nacia Altlernejo de Belartoj
Familio
Edz(in)o Susan Macdowell Eakins
Okupo
Okupo pentristo • skulptistofotisto • artinstruisto
Verkoj Shatranj ke Khilari
The Gross Clinic
Swimming
Max Schmitt en Boato
Miss Amelia Van Buren
TTT
Retejo http://www.thomaseakins.org
vdr
Max Schmitt in a Single Scull

Eakins studis ĉe la Pennsylvania Academy of Fine Arts (La Pensilvania Akademio de Belartoj), kaj poste en Eŭropo 18661870, notinde kun Jean-Léon Gérôme en Parizo, Francio. En 1876 li revenis al la Pensilvania Akademio, kie li iĝis instruisto. Eakins estis pioniro de la uzo de fotografio kiel helpilo por komponado.

Kvankam lia nomo ne estas vaste konata, Eakins estas rigardata kiel unu el la plej bonaj realismaj pentristoj kaj portretistoj de sia tempo, kaj unu el la plej gravaj usonaj artistoj de iu ajn periodo.