Thomas Gainsborough

angla pentristo

Thomas GAINSBOROUGH [TOMas GEJNZboro] (baptiĝis la 14-an de majo 1727 en Sudbury, Suffolk, mortis la 2-an de aŭgusto 1788) estis angla pentristo de portretoj kaj pejzaĝoj.

Thomas Gainsborough
Memportreto, 1759
Memportreto, 1759
Persona informo
Naskiĝo 14-an de majo 1727 (1727-05-14)
en Sudbury
Morto 2-an de aŭgusto 1788 (1788-08-02) (61-jaraĝa)
en Londono
Mortokialo kancero
Tombo preĝejo de Sankta Anno
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Sudbury Grammar School
Familio
Patro John Gainsborough
Patrino NN Burroughs
Edz(in)o Margaret Burr Gainsborough
Infanoj Margaret Gainsborough • Mary Gainsborough Fischer
Okupo
Okupo pentristo • desegnisto • portretisto • landscape painter • konstrua desegnisto • gravuristo
Verkoj Sir George Chad, Baronet of Thursford
Sarah Rowlls Chad
La Gesinjoroj Andrews
vdr
Blua knabo 1770
Filinoj de Thomas Gainsborough

Biografio redakti

Gainsborough naskiĝis en 1727 en Sudbury. Lia patro estis instruisto, kiu ankaŭ estis engaĝita en lano-komerco. 14-jaraĝa, lia patro sendis lin al Londono por studi arton, kie li interrilatis kun la skolo de William Hogarth.

En la 1740-aj jaroj, Gainsborough edziĝis kun Margaret Burr, kies patro, la Duko de Beaufort, donis al ili jaran pagon de £200 jare. Liaj pentraĵoj, ĉefe portretoj, tiame ne vendiĝis bone. Li revenis al Sudbury en 1748 kaj koncentris sin sur portretoj.

En 1752 li kaj lia familio (li nun havis du filinojn) translokiĝis al Ipswich. Mendoj de portreto plimultiĝis, sed lia klientaro ĉefe konsistis el lokaj komercistoj kaj bienuloj, kio devigis lin pruntopreni kontraŭ la jarpago de sia edzino.

En 1759 Gainsborough translokiĝis al Bath kun sia familio. Tie li studis portretojn laŭ Antoon van Dyck, kaj eventuale sukcesis allogi altkvalitan klientaron, kiu pagis pli bone. En 1761 li komencis sendi verkojn al la ekspozicioj de la Society of Arts (nuntempe: Royal Society of Arts – la Reĝa Societo pri Artoj), kaj al la ĉiujaraj ekspozicioj de la Royal Academy (Reĝa Akademio). Li elektis portretojn de famkonataj (aŭ fifamaj) klientoj por altiri atenton al si.

En 1774 li kaj lia familio translokiĝis al Schomberg House en Pall Mall en Londono. Dum la sekvantaj ses jaroj li ekspoziciis ĉe la Royal Academy portretojn de tiutempaj famuloj, inkluzive tiujn de la Duko kaj Dukino de Cumberland, kaj aliaj parencoj de la reĝa familio.

En 1780 li pentris portretojn de Reĝo Georgo la 3-a kaj lia reĝino, kaj poste ricevis multajn reĝajn mendojn. Pro tio li havis plian influon en la Akademio, sed en 1783 li elprenis siajn pentraĵojn el la venonta ekspozicio kaj movis ilin al Schomberg House. Liaj rilatoj kun la Akademio neniam estis bonaj. En 1748 mortis la reĝa pentristo Allan Ramsay, kaj la reĝo ordonis doni la pozicion al Joshua Reynolds, rivalo de Gainsborough kaj prezidanto de la Akademio. Tamen, Gainsborough restis la plej ŝatata pentristo de la reĝa familio.

Pli aĝa, li ofte pentris pejzaĝojn de ordinaraj lokoj kun simpla stilo. Kune kun Richard Wilson li estis unu el la fondintoj de la 18-a-jarcenta brita pejzaĝa skolo, kaj li estis, kun Joshua Reynolds, la supera brita portret-pentristo de la dua duono de la 18-a jarcento.

Gainsborough mortis pro kancero dum sia 69-a jaro.

Verkaro redakti

Gainsborough pentris pli laŭ siaj observoj de naturo, ol laŭ aplikado de formalaj reguloj. Liaj plej bonaj verkoj montras la individuecon de liaj pozistoj.

Eble lia plej konata pentraĵo estas:

  • Blua knabo (vidu bildon)

Aliaj verkoj estas:

  • Portreto de S-rino Graham
  • Mary kaj Margaret: filinoj de la pentristo
  • William Hallett kaj lia edzino Elizabeth, naskita Stephen konata kiel La matena promenado.
  • Kampulineto kun hundo kaj kruĉo

Eksteraj ligiloj redakti