Thomas Hakon Grönwall

sveda matematikisto

Thomas Hakon Grönwall (naskiĝis la 16-an de januaro 1877 en la kavalira bienejo Dylta Bruk en Axbergs socken ĉe Örebro, mortis 55-jara la 9-an de majo 1932 en Novjorko) estis sveda matematikisto. Li interalie estis membro de la universitato de Upsalo, la Universitato de Stokholmo kaj ĝis 1902 en la Teknika Altlernejo de Berlino (antaŭaĵo de la Teknologia Universitato Berlino fondita nur en 1946).

Thomas Hakon Grönwall
Persona informo
Naskonomo Hakon Tomi Grönwall
Naskiĝo 16-an de januaro 1877 (1877-01-16)
en la kavalira bienejo Dylta Bruk en Axbergs socken ĉe Örebro
Morto 9-an de majo 1932 (1932-05-09) (55-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Ŝtataneco Svedio
Alma mater Universitato de UpsaloUniversitato de Stokholmo • Teknika Altlernejo de Berlino ĝis 1902 (antaŭaĵo de la Teknologia Universitato Berlino fondita nur en 1946)
Okupo
Okupo matematikisto
vdr

Li unue ekde 1893, en aĝo de nur 16 jaroj studis en Upsalo kaj post jaro plustudis en Stokholmo. En 1898, en la aĝo de nur 21 jaroj, li doktoriĝis en Upsalo. Li poste laboris mallonge en Germanio, kie li diplomiĝis en 1902 ĉe la Teknika Altlernejo de Berlino-Charlottenburg kiel inĝeniero, kaj elmigris al Usono en 1904, kie li profesie laboris kiel inĝeniero ĝis 1912. Ekde 1912 li laboris denove en la kampo de matematiko kaj instruis, interalie, en la universitato Princeton kaj en la universitato Kolumbio en Novjorko, kie li laboris kiel konsilanta matematikisto.