Thomas HODGSKIN (12a de decembro 1787 – 21a de aŭgusto 1869) estis angla socialista verkisto pri politika ekonomio, kritiko kontraŭ kapitalismo kaj defendanto de la libera komerco kaj de la komencaj sindikatoj. Fine de la 19a kaj komence de la 20a jarcentoj, la termino "socialista" inkludis ajnan opozicianton de kapitalismo, tiam difinita kiel politika sistemo konstruita sur privilegioj por la posedantoj de kapitalo.[1][2][3]

Thomas Hodgskin
Persona informo
Thomas Hodgskin
Naskiĝo 12-an de decembro 1787 (1787-12-12)
en Chatham
Morto 21-an de aŭgusto 1869 (1869-08-21) (81-jaraĝa)
en Feltham
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Anglio vd
Alma mater Universitato de Edinburgo vd
Profesio
Okupo ekonomikistoĵurnalistoverkisto • mararmea oficiro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia unua libro, An Essay on Naval Discipline (1813), estas akra kritiko de la brutala aŭtoritarisma reĝimo tiam funkcianta en la ŝiparmeo. Li studis en la Universitato de Edinburgo, kaj poste venis al Londono en 1815 kaj eniris en la cirklo de utilistoj ĉirkaŭ Francis Place, Jeremy Bentham kaj James Mill. Pere de ilia subteno, li pasigis la venontajn kvin jarojn en programo de veturo kaj studado tra Eŭropo, kio rezultis inter alia en dua libro, Travels in North Germany (Veturoj en Nordan Germanion, 1820).

Post tri jaroj en Edinburgo, Hodgskin revenis en Londonon en 1823 kiel ĵurnalisto. Influita de Jean-Baptiste Say inter aliaj, liaj vidpunktoj pri politika ekonomiko diverĝis el la utilisma ortodokseco de David Ricardo kaj Mill.

Notoj redakti

  1. "L'Angleterre a-t-elle l'heureux privilège de n'avoir ni Agioteurs, ni Banquiers, ni Faiseurs de services, ni Capitalistes ?". In Clavier, Étienne (1788). De la foi publique envers les créanciers de l'état : lettres à M. Linguet sur le n° CXVI de ses annales (in French). p. 19.
  2. Braudel, Fernand (1979). The Wheels of Commerce: Civilization and Capitalism 15th–18th Century. Harper and Row.
  3. Hodgson, Geoffrey (2015). Conceptualizing Capitalism: Institutions, Evolution, Future. University of Chicago Press. p. 252.