Thomas KYD, angla dramisto (la 3-a de novembro 1558 - la 16-a de julio 1594).

Thomas Kyd
(1558–1594)
Titolpaĝo de la verko "La Hispana Tragedio" reprezentata en 1586 kaj eldonita en 1592 far Thomas Kyd.
Titolpaĝo de la verko "La Hispana Tragedio" reprezentata en 1586 kaj eldonita en 1592 far Thomas Kyd.
Persona informo
Naskiĝo 6-a de novembro 1558
en Londono, Anglio
Morto 15-a de aŭgusto 1594
en Londono, Anglio
Tombo Londono vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Merchant Taylors' School vd
Profesio
Okupo dramaturgoverkistoLiteratura tradukisto vd
Verkado
Verkoj The Spanish Tragedy vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Thomas Kyd naskiĝis en Londono kaj en 1565 eniris la lernejon Merchant Taylor's School, kie inter la aliaj lernantoj estis la verkistoj Edmund Spenser kaj Thomas Lodge. Dum la 1580-a jardeko li iĝis dramisto. Plejparte liaj dramoj estas perditaj. Ankoraŭ ekzistas la tekstoj de du tragedioj, The Spanish Tragedy (La Hispana Tragedio) kaj Cornelia (versio de dramo de la franca dramisto Robert Garnier), kaj li verŝajne verkis partojn de aliaj dramoj.

Post 1591 li estis kolego de Christopher Marlowe, kaj la du verkistoj loĝis kune. En 1593 oni arestis lin pro suspekto de kalumnio. Dum serĉo de lia loĝejo oni trovis herezan pamfleton, kaj post torturo li diris ke ĝi estas donita de Marlowe. Post lia liberigo, malfacilis la akiro de drama laboro.